← Reen al F

PIV · 4279

★falk/o

falk/o G. (Falco) de rabobirdoj kun malgranda korneca dento ambaŭflanke de la supra duonbeko; unu sp. (ĉasfalko) servas por ĉasi malgrandajn bestojn. aglo, akcipitro, milvo, nizo.  falkoĉaso.
migra falko. Sp. de falko (F. peregrinus).
falkedoj. Fam. (Falconidae) de falkoformaj birdoj, al kiu apartenas i.a. falko.
falkisto. Dresisto de ĉasfalkoj.
falkoformaj. Ordo (Falconiformes) de rabobirdoj, al kiu apartenas la familioj de falkedoj, akcipitredoj k pandionedoj.
alaŭdfalko Malgranda sp. de falko (F. subbuteo) kun pintaj flugiloj k mallonga vosto.
balkanfalko Sp. de falko (F. biarmicus).
ĉasfalko Sp. de falko (F. rusticolus) relative granda, kiun oni povas malsovaĝigi k uzi kiel ĉasbeston.
girfalko. Ĉasfalko.
kliffalko Sp. de falko (F. eleonorae).
kolombfalko Sp. de falko (F. columbarius).
tartarfalko Sp. de falko (F. cherrug).
turfalko Sp. de falko (F. tinnunculus) relative granda, kun rustbruna dorso. Sin. tinunkolo.
vesperfalko. Sp. de falko (F. vespertinus) kun tegolruĝaj beka vakshaŭto k okulringo.