← Reen al F

PIV 2020 · 4458

★fidel/a

fidel/a
Plenumanta kun konstanta akurateco k sindoneco la faritajn promesojn, ne trompanta la konfidon: fidela servisto B, disĉiplo, edzino, partiano, hundo Z, sendito Z; amiko fidela estas trezoro plej bela Z; fidela al siaj kolegoj, al siaj principoj; fidela estas Dio N. lojala, fidinda, sindona.
Tenanta sian kredon malgraŭ la malfaciloj: mi starigos por mi pastron fidelan X; vi trovis lian koron fidela antaŭ vi N; venkos tiuj, kiuj estas vokitaj, elektitaj k fidelaj N; kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! X.
Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta: fidela traduko B, rakonto, raporto, memoro, bildo, portreto.
fidele. En fidela maniero: stari fidele ĉe siaj principoj; fidele ripeti la komisiitajn vortojn; mian religion mi plenumadis fidele Z.
fideli. Konduti fidele.
fidelaĵo. Ago, parolo de fidela homo: fari fidelaĵon al iu Z.
fideleco. Eco de iu, io fidela: konservi fidelecon al iu Z; ni ĵuras al vi fidelecon k obeadon ĝis la morto Z; la ringo, garantiaĵo de via fideleco Z; fideleco de raporto, de traduko; fideleco de telekomunika transsendo; ricevilo, magnetofono de alta fideleco.
fidelulo
Persono fidela: ne fidu fidelulon, fidu propran okulon Z; li kunvokis siajn fidelulojn; ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon de fidelulo! Z.
Fidela kredanto: miaj okuloj estas turnataj al la fideluloj X; muezino alvokas la fidelulojn al la preĝo.
malfidela
Ne plenumanta siajn promesojn: la malfidela servisto N; ĉu vi ankoraŭ dubas pri lia malfideleco?; malfidelulo, kie estas viaj ĵuroj? Z; la kondukantoj de la E-ista movado neniam malfideliĝos al nia armeo Z. apostato, perfida.
Ne konforma al la vero, al la originalo: malfidela traduko, interpreto.