PIV 2026 · Artikolo 6277

ĥaldeo

Litero Ĥ

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. ĥaldea
  2. Ĥaldeuj/o
  3. Ĥaldei/o
ĥaldeo HIST ano de la asiria ĉefgento de Ĥaldeujo: kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo MT
ĥaldea rilata al ĥaldeoj, ilia ŝemida lingvo aŭ Ĥaldeujo: oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean MT ĝi estis konstruita en la stilo ĥaldea kaj tute diferencis de la egiptaj temploj B
Ĥaldeujo, Ĥaldeio GEOG HIST regno en la sudorienta parto de Mezopotamio, kiu formiĝis en la 10-a jarcento a.K.E.; asimilita al la dua Babilona Imperio en la 6-a jarcento a.K.E. ΧαλδαίαKhaldaíaכַּשְׂדִּיםKaśdimChaldaea eliru el Babel, kuru el Ĥaldeujo MT ➞ Babelo 1, Sumero.