Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★aprobi

Aparta paĝo

Malfermita: ★aprobi

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. aprobo
  2. aprobind/a
  3. malaprobi
  4. malaprobo
  5. malaprobind/a
★ aprobi tr
1 opinii kaj deklari ion bona kaj akceptinda: ĉu vi aprobas mian intencon? Z aprobi proponon Z aprobi iniciativon aprobi klopodon la skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata Z vortoj , kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj FA ➞ laŭdi, aplaŭdi.
2 deklari iun aŭ ion oficiale taŭga por difinita funkcio aŭ uzo: la ekzamenkomisiono aprobis s-ron N. kiel doktoron aprobita profesoro de Esperanto la «Kolekto aprobita» de d-ro Zamenhof ➞ konfirmi, sankcii, diplomi.
aprobo ago kaj vortoj de iu, kiu aprobas: mi donis nun mian plenan aprobon al la dokumentoj kaj proponoj Z personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias Z
aprobinda tia, ke ĝi meritas aprobon: aprobinda decido
malaprobi opinii kaj deklari ion malbona kaj neakceptinda: sankta Hieronimo malaprobis ĉian banon por maturaĝa virgulino ni ambaŭ tre bedaŭras, ke tiu malaprobanta kritiko aperis Z ➞ riproĉi.
malaprobo ago kaj vortoj de iu, kiu malaprobas: mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn por esprimi mian malaprobon! Z
malaprobinda tia, ke ĝi meritas malaprobon: ankaŭ al mi persone la vortaro de G.M. ŝajnas tre malaprobinda Z