Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „cxevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★promeni

Aparta paĝo

Malfermita: ★promeni

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. promeno
  2. promenad/o
  3. promenej/o
  4. veturpromenad/o
★ promeni ntr iri de loko al loko por plezuro aŭ sano:tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope FE kun urso promenu, sed pafilon prete tenu Z kiam kato promenas, la musoj festenas Z (figurasence) la sekreto promenados sen fino plene disvastiĝos Z lia cerbo iris promeni li malsaĝiĝis dum momento ➞ muŝo 1 Ⓔ Z ➞ ekskursi, migri, vagi 1, vojaĝi.
promeno, promenado ag(ad)o promeni: dum miaj promenoj tra Romo promenado estas utila por la korpo same kiel por la spirito betula arbareto, kiu liveris belajn promenojn en somero Z ni devas fari rajdan promenon! Z pieda promeno bicikla promeno postmanĝa promeno boata promenado sur Nilo B
promenejo loko por promenado en bieno aŭ urbo, ofte kun aleoj ornamitaj per arboj. ➞ klostro.
veturpromenado promenado per veturilo: kaj mi havos ĉevalojn por veturpromenado, kiam mi volos Z