Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★ŝtupo

Aparta paĝo

Malfermita: ★ŝtupo

Derivaĵoj en la artikolo 10
  1. ŝtupa
  2. ŝtupar/e
  3. ŝtupar/o
  4. ŝtupar/et/o
  5. ŝtupet/o
  6. ŝtupet/ar/o
  7. interŝtupo
  8. pafŝtupo
  9. rulŝtupar/o
  10. ŝnurŝtupet/ar/o
★ ŝtupo
1 ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj metitaj unu post kaj super alia por ebligi paŝadon supren: li suriris la unuan ŝtupon de la trono B la gefianĉoj suriris la ŝtupojn de la altaro la servistino glitis sur la lasta ŝtupo kaj defalis (figurasence) la unua ŝtupo estas trapasita la unuaj malfacilaĵoj estas venkitaj
2 rimedo analoga al ŝtupo 1, uzata por supreniri aŭ malsupreniri, ekz. rungo de ŝtupetaro, entranĉo en glacio por enmeti piedon, aŭ breto fiksita al veturilo por helpi eniĝon kaj eliĝon: sur la supra ŝtupo de la ŝtupareto ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ la plena halto de la trajno
3 (figurasence) ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio k.s.: transira ŝtupo Z eble vi volas ŝtupon post ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Z ŝtupo post ŝtupo li atingis la rangon de unua ministro B atingi plej altan ŝtupon de civilizo ĉe la individua ŝtupo tio apenaŭ estas rimarkebla
4 ELEK TELE ero de kaskada cirkvitaro de elektronika aparato, funkcianta kiel amplifilo, rektifilo, oscililo k.s.: amplifa ŝtupo, rektifa ŝtupo, oscilŝtupo
5 AVIA konsumiĝonta parto de raketo, kiu propulsas ĝin ĝis difinita altitudo. Sin. etaĝo 4.
ŝtupa
1 prezentanta ŝtupojn: ŝtupaj benkoj en amfiteatro
2 progresiva: ŝtupa filtrilo vitra plako kovrita de diversaj tavoloj de diversaj grizecoj, kiuj ŝtupe tralasas la lumon ŝtupa elpuŝiĝado de formoj malbonaj per formoj pli bonaj Z enkondukadi reformojn, sed ŝtupe kaj malrapide Z
ŝtupare en formo analoga al ŝtuparo: montoj ŝtupare leviĝantaj ĝis la horizonto
ŝtuparo en konstruaĵo parto, kiu komunikigas malsamajn nivelojn kaj konsistas el vico de samdistancaj lignaj tabuloj aŭ ŝtonaj platoj, sur kiuj oni metas la piedon por iri supren aŭ malsupren: kverka ŝtuparo marmora ŝtuparo kruta ŝtuparo FE facila ŝtuparo helica ŝtuparo helikforma ŝtuparo supreniri la altan ŝtuparon de la katedralo Z belega domo, kiun ornamis larĝaj ŝtuparoj Z veni laŭ la ŝtuparo Z li elkuris tra la pordo malsupren laŭ la ŝtuparo Z ➞ placeto, lifto, eskalatoro; ŝtuparforma.
ŝtupareto
1 mallonga aŭ malgranda ŝtuparo: la pastro malsupreniras la ŝtupareton de la predikseĝo HBu nigra ŝtupareto, turniĝanta kiel korktirilo, kondukis al tiuj du mansardoj OE
2 speco de malgranda movebla ŝtuparo, iafoje kun apogilo artikita per ĉarniroj supre, uzata en magazeno, librejo ktp: unu el la servistoj apogis ŝtupareton al la veturilo por ebligi al ili malsupreniri HLu
ŝtupeto rungo 1.
ŝtupetaro ilo konsistanta el du longaj stangoj kunigitaj per transversaj samdistancaj bastonoj (rungoj), sur kiuj oni metas la piedojn por iru supren aŭ malsupren. Sin. eskalo. ➞ rungo.
interŝtupo ŝtupo inter du difinitaj pozicioj: la afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro
pafŝtupo ARME en tranĉeo aŭ muro de fortreso ŝtupo, kiu ebligas al pafanto pafadi tra la embrazuroj.
rulŝtuparo meĥanika ŝtuparo senfine ruliĝanta: tiun lifton preskaŭ neniu uzas: la rulŝtuparoj estas ja multe pli oportunaj CPi
ŝnurŝtupetaro ŝtupetaro, kies rungoj estas fiksitaj ĉe du longaj ŝnuroj, tiel ke la tuto estas kunvolvebla. Sin. ŝnureskalo.