Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★hipokriti

Aparta paĝo

Malfermita: ★hipokriti

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. hipokrita
  2. hipokrito
  3. hipokritad/o
  4. hipokritec/o
  5. hipokritul/o
★ hipokriti tr ŝajnigi ion, kio donas aspekton de virto aŭ merito al la nesincerulo: ne devigante lin hipokriti kredon, kiun li ne havas Z hipokriti piecon hipokriti honestecon promesojn piajn ili hipokritas Z ne hipokritu, ke deliro mia parolas nun kaj ne la krimo via Z li hipokritis dum sia tuta vivo Sin. komedii 2. ➞ afekti, ŝajnigi.
hipokrita nesincera; ŝajniganta aŭ prezentanta ne posedatajn meritojn: por ke ne regu homo hipokrita MT hipokrita rigardo hipokrita respekto hipokrita sinteno multaj aliĝos al ili hipokrite MT ➞ jezuita.
hipokrito, hipokritado ago, parolo aŭ konduto de hipokritulo.
hipokriteco eco de tiu, kiu hipokritas: religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj Z eĉ cinikismo povas foje esti hipokriteco
hipokritulo homo hipokrita: la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta MT ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj MT hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo NT ➞ jezuito 2, tartufo.