PIV 2026 · Artikolo 6073
★hipokriti
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ hipokriti tr ŝajnigi ion, kio donas aspekton de virto aŭ merito al la nesincerulo: ne devigante lin hipokriti kredon, kiun li ne havas Z hipokriti piecon hipokriti honestecon promesojn piajn ili hipokritas Z ne hipokritu, ke deliro mia parolas nun kaj ne la krimo via Z li hipokritis dum sia tuta vivo Sin. komedii 2. ➞ afekti, ŝajnigi.
hipokrita nesincera; ŝajniganta aŭ prezentanta ne posedatajn meritojn: por ke ne regu homo hipokrita MT hipokrita rigardo hipokrita respekto hipokrita sinteno multaj aliĝos al ili hipokrite MT ➞ jezuita.
hipokrito, hipokritado ago, parolo aŭ konduto de hipokritulo.
hipokriteco eco de tiu, kiu hipokritas: religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj Z eĉ cinikismo povas foje esti hipokriteco