PIV 2026 · Artikolo 10486
★modo
Derivaĵoj en la artikolo 10
★ modo
1 nedaŭra kaprica kutimo, moro aŭ maniero precipe pri vestado: vestita laŭ la plej nova pariza modo londona modo tiaj roboj estis tiam en modo mezuri ĉion per mezurilo de la modo Z la alta modo vert de mer! ĝi estas la lasta modo Z vi volas eligi el modo la prepucion ? Z
(figurasence) tiu ĉi afero estas tute ne en modo Z pri tiuj ideoj estas modo paroli kun ironia rideto Z
➞ furoro, sensacio; modrevuo.2 LING verba formo aŭ kategorio, kiu esprimas la sintenon de la parolanto rilate al sia diraĵo. ➞ indikativo, kondicionalo, optativo, volitivo; modalo, tenso.
3 STAT plejoftanto.
moda rilata al la modo: moda gazeto moda novaĵo moda sensacio modaj artikloj modaj butikoj
modaĵo io laŭmoda, ekz. vestaĵo aŭ galanteria afero.
modisto homo, kiu pretigas kaj vendas laŭmodajn vestojn.
eksmoda estanta laŭ iama modo kaj ne plu aktuala.
eksmodiĝi, elmodiĝi ĉesi esti laŭmoda.
kondiĉa modo LING kondicionalo.
laŭmoda konforma al la lasta modo.
u1-modo LING volitivo.
us-modo LING kondicionalo.