PIV 2026 · Artikolo 10781

★najlo

Litero N★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 10
  1. najli
  2. najlet/o
  3. najliz/i
  4. najlum/i
  5. alnajli
  6. desegn/onajlo
  7. kunnajli
  8. lign/onajlo
  9. malnajli
  10. pik1najlo
★ najlo
1 metala stangeto, pinta ĉe unu ekstremo kaj plej ofte provizita per kapo ĉe la alia, kiun oni enbatas en objektojn cele al fiksado aŭ ligado: platkapa najlo rondkapa najlo senkapa najlo enbati najlon per martelo li estas najlo en mia ĉerko morte tedas min (proprasence kaj figurasence) unu najlo alian elpuŝas se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj NT
2 lignonajlo: Jael prenis najlon de la tendo kaj enbatis la najlon en lian tempion MT ➞ paliseto.
najli tr
1 fiksi per najlo: najli keston najli spegulon ĉe la muro
2 (figurasence) en ŝako fari, ke kontraŭa peco ne povu moviĝi: najli la ĉevalon
najleto
1 malgranda najlo: najleto de tapetisto (figurasence) pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela Z
najlizi tr = (prefere) najlumi.
najlumi provizi ion per najloj: najlumita plandumo najlumita pordego
alnajli
1 fiksi ion per najlo al: deŝiris de la galopanta ĉevalo la kvar hufoferojn kaj alnajlis kvar novajn B Li, kiun oni alnajlis al la kruco Z
2 (figurasence) senmovigi iun kvazaŭ per najlo: surprizo alnajlis lin al la tero teruro alnajlis lin al la tero alnajlita al la lito per la malsano ŝi estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj juveloj Z ➞ alforĝi.
desegnonajlo prempinglo.
kunnajli kunfiksi objektojn per najlo(j): kunnajlitaj lignotabuloj SŚm
lignonajlo pinta ligna bastoneto simila al najlo, uzata por ŝtopi trueton, kunigi lignajn pecojn k.a. Sin. najlo 2. ➞ kejlo.
malnajli malfiksi ion detirante la najlojn: malnajli la fermoplaton de kesto ➞ najltirilo.
pik1najlo prempinglo.