PIV 2026 · Artikolo 107
★adjektivo
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ adjektivo LING vortospeco dependanta de substantivo kaj determinanta ĝin, esprimante econ, rilaton, kvanton k.s., ekz. bela, homa, ioma, mia k.s. Sin. a-vorto. ➞ epiteto, predikativo, kvalifiki.
adjektiva rilata al aŭ funkcianta kiel adjektivo: la vorto «nenia» havas sencon adjektivan Z
adjektivigi transformi vorton en adjektivon (ekz. tie → tiea).
determina adjektivo adjektivo esprimanta ne kvaliton sed determinon, ekz. mia, tiu, kelkaj, ĉiuj ktp. ➞ kvalifika.