PIV 2026 · Artikolo 11725
parafizo
parafizo BOTA sterila, filamenta strukturo, lokiĝinta inter la reproduktiĝaj organoj de ĉefe fungoj, muskoj kaj algoj: inter la askoj de multaj askofungoj, inter la sporujoj aŭ gametujoj de iuj algoj, inter la anteridioj de muskoj.