PIV 2026 · Artikolo 13133
★rajdi
Derivaĵoj en la artikolo 15
★ rajdi
1 ntr iri sidante sur la dorso de besto, kiun oni gvidas: vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj MT kavaliroj kaj sinjorinoj surĉevale rajdas tra la arbaro Z en rapida trotado ili rajdis laŭ vojo Z rajdu tien Rajdu al la foiro! Z (analoge) rajdi sur ies ŝultroj
2 ntr veturi per ia ilo, sidante kvazaŭ sur ĉevalo: rajdi sur biciklo ili svingadis siajn longajn migrobastonojn, kaj, rajdante sur ili kiel sur bastonĉevaloj Z
3 tr esti kvazaŭ en rajda pozicio sur partnero dum penetra seksumado: kaj laŭ la mod’ ĉevala li rajdis min de poste GWa ho, brava ĵokeino mia, vi rajdis min sen vipo, sprono TBC ➞ amazono ① 2.
rajda rilata al rajdo: rajda vetkurado rajda statuo
rajde en la maniero de iu, kiu rajdas: li sidiĝis rajde sur la kapro Z ili sidas rajde sur siaj penikoj Z (figurasence) malfeliĉo venas rajde, foriras piede Z
rajdo ago rajdi. ➞ rajdarto.
rajdado irado rajda: la rajdado estis longa kaj laciga dum la rajdado tra la arbaro Z
rajdanto
1 homo, kiu rajdas: ne estas piediranto kolego al rajdanto Z
2 pezilo, kiu sidas rajde sur la vekto de pesilo kaj estas ŝovebla tien kaj reen por ĝusta determino de la pezo.
3 metala peceto kun duobla fendeto, kiun oni povas rajde meti sur slipon por pli facile retrovi ĝin inter aliaj.
rajdantaro grupo de rajdantoj. ➞ kavalkado.
rajdejo loko, kie oni ekzerciĝas en la rajdarto.
rajdigi igi iun rajdi: li rajdigadis sur siaj genuoj iliajn infanojn Z
rajdisto persono (plej ofte soldato), kies metio estas rajdi: pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj B ➞ kavaleriano.
hispana rajdisto ARME movebla barilo, kiu konsistas el ligna bloko kun feraj pikiloj, uzata por protekti defendolinion kontraŭ kavalerio, tankoj k.s. Sin. frisa ĉevalo 2.
antaŭrajdanto
1 iu, kiu rajdas antaŭ karavano, trupo aŭ veturilaro por liberigi la vojon.
artorajdistoartisto, kiu dresis ĉevalon al malfacilaj irmanieroj kaj prezentas ĝin publike.
ekrajdi komenci rajdadon: ekrajdi sur kameloj MT ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno Z
pik1rajdisto en taŭrobatalo rajdisto, kies rolo estas lacigi la taŭron per pikoj de sia lanco.
postrajdi tr sekvi aŭ persekuti iun rajdante: li volas postrajdi Abrahamon, por eldevigi de li eksedzigan leteron Z la militistoj de Faraono postrajdis la hebreojn