PIV 2026 · Artikolo 132
★adreso
Derivaĵoj en la artikolo 8
★ adreso
1 loĝejo de persono, laborejo aŭ oficejo de firmao k.s., difinita per strato, urbo ktp: mia nuna adreso estas la sekvanta Z li do indikis al ŝi siajn nomon, adreson kaj telefonnumeron CPi
2 surskribo sur koverto aŭ pako, montranta la nomon kaj la precizan loĝlokon de la persono, firmao k.s., al kiu ĝi estas sendita: sub la adreso de s-ro B. mi multe korespondadis kun la grupo Pariza Z (figurasence) ili esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto Z
3 KOMP numero indikanta la lokon, kie datumo estas tenata en memoro: absoluta adreso relativa adreso virtuala adreso fizika adreso
adresi tr
2 sendi ion al ies loĝloko: mi adresis la manuskripton rekte al la presisto
adresanto iu, kiu adresas.
adresaro kajereto aŭ datumbazo kun la adresoj de ies konatoj. ➞ adreslibro.
adresato, adresito
1 iu, kies nomon surhavas letero aŭ pako: la poŝto ne trovis la adresatojn Z sliparoj kun la nomoj de la sendintoj kaj de la adresitoj ILa
2 LING iu, al kiu mesaĝo estas direktata: nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro FA
ret1adreso KOMP
2 retpoŝta adreso: vi povas respondi al la retadreso de la rubrikestro OE
ret1poŝta adreso signoĉeno por identigi retpoŝtan konton: rimarkinde plimultiĝis la delegitoj kun retpoŝta adreso OE
TTT-adreso retadreso 1.