PIV 2026 · Artikolo 13997
1★selo
Derivaĵoj en la artikolo 6
1 ★ selo
1 remburita sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdbesto por pli komforte sidi: desalti de la selo fali de la selo sen selo ŝi sidadis kiel kunkreskiĝinta kun la ĉevalo Z (figurasence) la registaro nun bone sidas en selo ➞ arko, pomelo, sako, zono.
2 analoga sidilo sur biciklo, motorciklo aŭ kelkaj agrikulturaj maŝinoj.
3 io en formo de selo.
a GEOG iom pli malalta tereno inter du montopintoj.
b KUIR tiu parto de ŝafo, cervo k.s., kiu etendiĝas inter la ripoj kaj la femuroj.
c MUZI en kordinstrumento elstaraĵo, sur kiu apogiĝas la kordoj ĉe la supro de la kolo 3, kaj kiu limigas la vibrantan parton de la kordoj; ordinare kun noĉoj, tra kiuj pasas la kordoj. ➞ freto 2.
➞ selforma.seli tr meti selon sur beston: seli sian azenon MT selante ĉevalon, oni ĝin karesas Z
selisto metiisto, kiu faras selojn.
elseligi en turniro k.s. faligi de la selo.
senseligi demeti la selon de ĉevalo k.s.
ŝarĝoselo selo aranĝita por surmeti ŝarĝojn.