PIV 2026 · Artikolo 2462
★certa
Derivaĵoj en la artikolo 12
★ certa
1 nedubanta: mi estas certa pri tiu informo, pri la sukceso mi estas certa, ke la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto Z vi ne estis certa, ĉu vi revenos B tiam ni certe nenion faros al li, vi povas esti certa! Z la reĝo, certa ke ili jam estas tute bakitaj, ordonis malfermi la pordon por vidi mem ilin B ➞ fidi, konvinkita.
2 nedubebla, senduba: sciigo certa profito certa la afero estas tute certa la estonteco de Esperanto kiel estonta lingvo de la mondo jam estas tute certa Z vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn Z la sola certa kaj sendanĝera vojo Z plej certa laboro — laboro per oro Z lia intenco estas certa, ĝin vi ne ŝanĝos
3 senpere antaŭ substantivo iu difinita: mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos Z la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo Z se ĉi tiuj insektetoj ne estus mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj Z kapon oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo Z ĉu vi pensas, ke oni estas kapabla ami certajn edzojn? Z mi estas en certa grado ... mi estas edzinigita Z
1 Laŭ la ĉi-supraj ekzemploj, certa ne havas la sencon «ne difinebla», sed nur «tute difinita en la penso de la parolanto, kiu tamen ne sentas la bezonon pli precizigi». Por eviti konfuzon inter la sencoj 2a kaj 3a, oni akcentu la duan signifon per la antaŭmeto de adverbo: havi tute certajn aŭ: tutcertajn informojn ➞ unu.
certe
1 en certa maniero: certe, kiel duoble du kvar Z kiu iras sperte, iras certe Z li certe ne restos ne punita MT
2 nepre, ja uzata por plifortigi jeson aŭ neon: konscienco, — ho, jes, certe! Z ŝi certe konsentus akcepti laborenspezon eĉ malgrandan Z ĉu vi povas tion ĉi dubi? Certe ne! Z (ironie) certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! FE
3 konsentite uzata por enkonduki kontraŭargumenton: el la talento certe naskiĝas inspiro, sed Z tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen Z ➞ sendube.
certi esti aŭ montriĝi certa: mi ne certas, ke mi povos plenumi tiun promeson CRo kiu certas centprocente, verŝajne scias tro malmulte OE unu afero pli-malpli certas: la prezoj en la mondo ne subite draste falos PPe
certo nedubebla scio: neniu povas havi absolutan certon pri la plej trafaj rimedoj uzotaj ELa
certaĵo io certa: certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo Z vi povas rigardi promeson de tia persono kiel certaĵon
certeco
1 stato de iu, kiu kredas posedi la veron: pli da okuloj, pli da certeco Z ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri, ke Z ➞ aplombo.
2 eco de io, pri kio oni ne povas dubi: certeco de atesto ofte la certeco de historia fakto estas malfacile kontrolebla
certiga tia, ke ĝi certigas: kortegulo faris al ŝi pri sia amo certigan klarigon Z
certigi
1 fari iun certa: disputo diskuto kredigas, sed ne certigas Z mi certigas vin, ke li venos tiuj onidiroj tute ne certigas min pri lia vera intenco ili aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte Z ➞ aserti, konvinki.
2 fari ion certa: certigi la funkciadon de io certigi ies feliĉon certigi sorton B certigi sukceson certigi savon tiu ruzo certigis la venkon pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton NT
certiĝi fari sin certa; iĝi certa: la homoj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li MT li rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ por certiĝi, ke ĉeestas neniu CPi certiĝu ke la kokinejo estas bone fermita ALö
malcerta tute ne certa: la leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta Z la situacio estas ankoraŭ tre malcerta GMc
malcerti esti aŭ montriĝi malcerta: nenio pli malcertas ol la morgaŭo OE
memcerta havanta, aŭ montranta certecon pri si mem, sia supereco ktp: la rekta, memcerta sinteno de viro konscia pri siaj alta kresko kaj larĝaj ŝultroj CPi
necerta duba: esperon vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan! Z mi iris iom timeme laŭ la trairejo, necerta kien iri ĉe la alia fino ALö fripono kun necertaj nomoj AGo ➞ necerteca principo.