PIV 2026 · Artikolo 4101
★esprimi
Derivaĵoj en la artikolo 11
★ esprimi tr
1 montri sian penson aŭ senton per vortoj, gestoj, la fizionomio aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj: por esprimi direkton, ni uzas la akuzativon Z liaj rigardoj esprimis teruron esprimi koran dankon Z esprimi sian favoron Z esprimi opinion Z esprimi deziron Z esprimi ĝojon esprimi kontentecon Z esprimi doloron ia senco aldona, kiu devas esti esprimata per alia rimedo Z ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo Z ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj kiel konsiloj de la plej kompetenta esperantisto Z (figurasence) sufikso esprimanta abstraktan ideon ➞ eldiri, esprimplena.
2 SCIE difini ion per grando aŭ unuo: esprimi la alton de monto per metroj nombro esprimanta la grandon de angulo
esprimi sin esprimi siajn ideojn, pensojn, sentojn, opiniojn k.s.: esprimi sin per gestoj esprimi sin per vortoj ĉiuj ceteraj amikoj esprimis sin por la proponoj aŭ diris, ke ili estas indiferentaj en tiu ĉi rilato Z pentristo esprimas sin per koloroj ILa mi vidas, kiom malfacile estas ankoraŭ por ŝi esprimi sin en Esperanto. UMa
esprimo
1 elmontro de sento aŭ penso per la fizionomio aŭ sinteno: malĝoja esprimo kuŝis sur ŝia frunto la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento Z esprimo malmola kaj severa Z esprimo de doloro trakuris la vizaĝon Z
2 elmontro de sentoj aŭ pensoj per paroloj: Esprimo de sentoj en Esperanto titolo de libro de Edmond Privat la esprimo de ĉiuj opinioj estas libera bonvolu akcepti la esprimon de miaj dankoj
3 dirmaniero: la esprimo «estu timata» estas uzita tute bone Z ni povas ja tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon Z ➞ lokucio.
4 MATE skriba elmontro de matematikaj grandoj aŭ rilatoj.
esprimado kutima aŭ daŭra esprimo: la esprimado de pensoj estu en Esperanto almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea Z
esprimiĝi penso, sento, opinio k.s. montriĝi, esti esprimata: la ĉiam pli fortiĝanta penso esprimiĝis per sonoj Z grandaj okuloj, en kiuj esprimiĝis samtempe ĝojo, espero, sed ankaŭ timo, honto kaj malespero RSc la pasinta tempo esprimiĝas per la finaĵo ed en la angla CPi
fakesprimo esprimo propra al iu fako, teĥniko ktp.
misesprimo malĝusta aŭ maltaŭga esprimo.
neesprimebla tia, ke oni ne povas ĝin esprimi: neesprimebla doloro
nomesprimo LING substantiva epiteto, prezentanta la propran nomon de la suplementa vorto:la nuna tendenco estas ĉiam nominativigi la nomesprimojn
regul1esprimo KOMP signoĉeno, en kiu aperas ĵokeroj kaj aliaj specialaj signoj, uzebla kiel ŝablono 3 por trovi en teksto partojn kun la indikita strukturo.
senesprima montranta nenian esprimon: senesprima vizaĝo ➞ esprimplena.