← Reen al H

PIV · 5936

hidr/o

hidr/o Hidrogeno (pref-e uzata en kunmetaĵoj): hidroklorida acido (Sin. klorhidra acido, hidrogena klorido), HCl, hidrazida acido (HN3), tetrahidrofurano (C4H8); hidrokarbono.  hidrato. Rim.: Ne konfuzu hidr/o kun la vortkomenco hidro, etimologie signifanta akvo k troviĝanta en iuj neanalizeblaj sciencaj nomoj: hidrocefalo, hidrodinamiko, hidrolizi k.a..
hidracidoj. Senoksigenaj acidoj, ĉefe tiuj derivitaj de halogenoj: HCl estas hidracido.  kloro.
hidrido. Salo, en kiu la anjono estas H: LiH, litia hidrido estas forta alkalo; LiAlH4, litia aluminia hidrido, ege forta reduktanto.
hidroksido Vd oksido.
hidridi (tr) Enkonduki la hidrogenan anjonon H en kombinaĵon. hidrogeni.
karbonhidrido = hidrokarbono.