PIV 2026 · Artikolo 8164

kompili

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. kompilo
  2. kompilad/o
  3. kompilaĉ/i
  4. kompilaĵ/o
kompili tr
1 verki ion ne originale, deprenante materialon el aliaj pretaj verkoj aŭ fontoj: kompili lernolibron kompili vortaron MUZI kompili albumon el diversaj muzikistoj
2 KOMP (evitinde) = traduki 2.
➞ editori, komentarii, prilabori, redakti.
kompilo, kompilado ago de tiu, kiu kompilas: kompilo iafoje donas verkon pli bonan, ol la originalo
kompilaĉi kompili sen metodo kaj kompetenteco.
kompilaĵo io kompilita: kompilaĵo de mallongaj tekstoj el la Biblio OE ➞ antologio, enciklopedio, kompendio, krestomatio.