PIV 2020 · 9765
makedon/o
makedon/o ♜ Ano de Makedonio 1: vi, Aleksandro, kondukadis viajn makedonojn al la batalo ĉe Arbela! Z.
2 Ano de la slava ĉefa gento de Makedonio 2.
makedona. Rilata al makedono aŭ Makedonio: Aleksandro la Makedona Z.
Makedonio, Makedonujo
1 ♜ Balkania lando, reĝolando en la antikva tempo, nun dividita inter Bulgario, Grekio k Makedonio 2.
2 Σ Regno, okupanta la NU parton de Makedonio 1 (Skopjo).
makedoniano. Civitano de Makedonio 2.