Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „ĉevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

1★selo

Aparta paĝo

Malfermita: 1★selo

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. seli
  2. selist/o
  3. elselig/i
  4. senselig/i
  5. ŝarĝ/oselo
  6. turk1/a selo
1 ★ selo
1 remburita sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdbesto por pli komforte sidi: desalti de la selo fali de la selo sen selo ŝi sidadis kiel kunkreskiĝinta kun la ĉevalo Z (figurasence) la registaro nun bone sidas en selo ➞ arko, pomelo, sako, zono.
2 analoga sidilo sur biciklo, motorciklo aŭ kelkaj agrikulturaj maŝinoj.
3 io en formo de selo.
a GEOG iom pli malalta tereno inter du montopintoj.
b KUIR tiu parto de ŝafo, cervo k.s., kiu etendiĝas inter la ripoj kaj la femuroj.
c MUZI en kordinstrumento elstaraĵo, sur kiu apogiĝas la kordoj ĉe la supro de la kolo 3, kaj kiu limigas la vibrantan parton de la kordoj; ordinare kun noĉoj, tra kiuj pasas la kordoj. ➞ freto 2.
➞ selforma.
seli tr meti selon sur beston: seli sian azenon MT selante ĉevalon, oni ĝin karesas Z
selisto metiisto, kiu faras selojn.
elseligi en turniro k.s. faligi de la selo.
senseligi demeti la selon de ĉevalo k.s.
ŝarĝoselo selo aranĝita por surmeti ŝarĝojn.
turk1a selo ANAT kavo en la supera faco de la sfenoido; en ĝi nestas la hipofizo. sella turcica