Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★silabo

Aparta paĝo

Malfermita: ★silabo

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. silaba
  2. silabi
  3. silabar/o
  4. silabig/a
  5. dusilaba
  6. dusilabo
  7. unusilaba
  8. unusilabo
★ silabo
1 LING sonanto apartigita de la aliaj sonantoj per perceptebla malgrandiĝo de la sonoreco, kiun kaŭzas jen la plimalfortiĝo de la spirblovo, jen la intermeto de unu aŭ pluraj konsonantoj.
2 KOMU sono aŭ songrupo, prononcata en unu voĉellaso.➞ silablimo.
silaba
1 prezentanta silabon.
2 prezentanta nur la silabojn: silaba skribo silabaro la kojnoformaj signoj estas precipe silabaj
silabi tr montri per la prononco la silabojn de vorto, intermetante paŭzeton inter ĉiu el ili, ekz. kar-di-na-lojn.➞ literumi.
silabaro skribsistemo, en kiu ĉiu signo reprezentas silabon. ➞ alfabeto, abugido, abĝado.
silabiga povanta per si sola formi silabon.
dusilaba havanta du silabojn.
dusilabo dusilaba vorto.
unusilaba havanta nur unu silabon.
unusilabo unusilaba vorto.