PIV 2026 · Artikolo 14220
★simio
Derivaĵoj en la artikolo 10
★ simio ZOOL
1 inteligenta mamulo kun prenkapablaj manoj, nudaj manplatoj kaj piedplatoj, okuloj direktitaj antaŭen kaj malbona flarkapablo. membro de la infraordo Simiiformes (simioj) el la ordo Primates la plej disvastiĝinta specio de simioj estas la homo ➞ bleksimio, cebo, cerkopiteko, ĉimpanzo, gorilo, homo, gibono, homo, orangutano, paviano, titio.
2 ajna simio 1 escepte de la homo: samkiel homoj, ankaŭ simioj havas naturon, kiu igas ilin sin gardi de malbonaj kaj egoismaj individuoj RPi
simia rilata al simio(j): simia instinkto simia sociemo
simieca simila al simio: kiam la simieca patrino rigardis tiun novnaskiton, ŝi certe ne fieris CPi
simiulo = (prefere) simio.
bleksimio amerika simio kun tre dika gorĝo kaj fortega voĉo, konata pro sia blekado aŭ kantado. genro Alouatta Sin. aluato.
laneca simio sud-amerika simio kun granda ventro kaj tre densa mola hararo. genro Lagothrix Sin. lagotriko.
noktosimio aoto.
prasimio, duonsimio ZOOL primato kun dentaro simila al tiu de insektovoruloj, ĝenerale kun muzelo kaj flankendirektaj okuloj, hejma precipe en Madagaskaro kaj suda Azio. senranga grupo Prosimii (prasimioj, duonsimioj) el la ordo Primates ➞ lemuro.
silkosimiomalgranda sud-amerika simio kun silkeca felo kaj nigraj hartufoj malantaŭ la oreloj. genro Callithrix Sin. kalitrikso. ➞ kalitriksedo.