PIV · 15020
★sur
★sur.
I - Prep. montranta:
1 Pozicion de objekto aŭ estulo rilate al alia, kiu estas pli malalta k tuŝas ĝin: a) sen translokiĝo: sur la tero kuŝas ŝtono Z; sidi sur seĝo, sur altaĵo Z; ripozi sur kuŝejo Z; teni la piedojn sur benketo Z; sur ĉevalo de najbaro la ŝarĝo ne pezas Z; bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo Z; havi sur si ĉifonaĵojn Z; eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto Z; la pordo turniĝas sur sia hoko Z; sur la sojlo; vi estas la plej feliĉa homo sur la tero; pakaĵo mia estas sur la ŝipo Z; la pastro bruligu tion sur la altaro Z; spikoj rostitaj sur la fajro Z; sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento Z; (f) tiuj provoj estis fonditaj sur naiva espero Z; kio estis sur la fundo de tiu koro? B; mizero sur (aldone al) mizero Z; mensogoj sur mensogoj!; b) kun translokiĝo: mi metos sur min zibelan pelton Z; senviva li falis sur la teron Z; meti sin sur la genuojn Z; verŝi akvon sur florojn; la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro X.
2 Pozicion de objekto, kiu, tute aŭ parte, kovras alian ne pli malaltan ol ĝi mem: sur la ĉielo staras la bela suno Z; la suno hele lumis sur la serena ĉielo Z; sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton Z; ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto Z; pentraĵo pendas sur la muro B; sur la salikoj tie ni pendigis niajn harpojn X; skribi sur papero; mi gravuros sur ĝi signojn X; floroj broditaj sur glata fono.
3 Pozicion de estulo aŭ objekto, kiu estas lokita en loko libera, senkonstrua aŭ senkovra: promenante sur la strato, mi falis Z; pasi sur la placo Z; sur la bordo de la maro staris amaso da homoj Z; sur la korto staras koko Z; sur tiuj herboriĉaj kampoj paŝtas sin brutaroj Z; mi ĉesigos en la urboj de Judujo k sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo X; mi irigos vin sur rekta vojstreko X; ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj X; vi fariĝis tre riĉa k honorata sur la maro X; malsupreniri sur la korton; tra la fenestro la vaporo iras sur la korton Z; mi iradas de strato sur straton Z. Rim. Kiam la loko estas sufiĉe vasta, ke oni prezentas ĝin al si tridimensia, oni uzas en anst. sur: en la kamparo Z; halti, labori en haveno (Kp: sur la kajoj).
4 Ĝenerale la pozicion (ĉe): sur la dekstra flanko X; sur la flanko de sunleviĝo Z; la forĝisto, kiu blovas fajron sur karboj X; sur la horizonto; li tie falis k mortis sur la sama loko Z; se mi estus sur ŝia loko, mi ne farus tion Z; li havas la kapon sur ĝusta loko Z; sur ĉiu loko estas la okuloj de Dio Z; sur ĉiu paŝo ni renkontis barojn Z; la vorto estis preta sur miaj lipoj Z; bonkora instruo estas sur ŝia lango X.
5 (kun akuz.) Ĝenerale la direkton: kvinope ili sin ĵetis sur min Z; ĵeti sin sur la kolon de iu Z; rigardi sur la maron k sur la multajn ŝipojn Z; li rigardas malsupren sur la kampon Z; li rigardis sur mian vizaĝon Z; direkti sian rigardon sur iun Z; la malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn X.
6 (f) Ricevon de iu efiko, influo aŭ eco, akcepton de iu tasko aŭ respondeco ks, t.e. metaforan uzadon de la propra signifo (surestado, kovrado, premado, ŝarĝado): beno estas sur lia kapo X; Mia spirito estas sur vi X; li portis sur si la pekon de multaj X; puni sur la idoj la malbonagon de la patroj X; sur vin falas la malbeno X; k tiam la spirito venas sur ilin, k tiam aperas ia Napoleono Z; mi prenos sur min la respondecon Z; ĉiuj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin X; ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa virino Z; havi influon sur iun, sur ion (➞ influi); sur la danan tronon mi havas rajtojn Z; la reĝo ne metis atenton sur la raporton Z.
II - Pref. samsignifa: surflugi sur tegmenton Z; suriri monton Z; surmeti, surhavi veston; surverŝi oleon sur altaron Z.