← Reen al K

PIV 2020 · 8473

★korespond/i

korespond/i (ntr)
Interrilati per leteroj: kun aliaj personoj krom vi mi korespondas tre malmulte Z; se vi ankoraŭ korespondas kun li, mi konsilus […] Z.
Esti en tia rilato, ke pasaĝero povas uzi ambaŭ veturrimedojn por atingi sian celon: la ŝipo korespondas kun la Pariza trajno; tiu aŭtobuslinio korespondas kun la eksterurba tramvojo. Rim. Oni ne uzu korespondi en la senco de respondi 3.
korespondo. Ago korespondi k ties rezulto: sendadi al (gazetoj) el la kongreso korespondojn k telegramojn Z; korespondaĵo.
korespondado
Interŝanĝo de leteroj: mi volas deteni min de ĉia korespondado kun s-ro O. Z; esti neakurata en la korespondado Z.
Interrilatiga komunikeblo: certigi la korespondadon inter la aŭtobusreto k la aviadilejo.
korespondaĵo. Ĉio, per kio oni korespondas: publikigi la korespondaĵojn de Z.. poŝtaĵo.
korespondanto
Persono, kiu korespondas kun alia: li vizitis unuafoje sian korespondantinon.
Persono, kiu koresponde liveras informojn al gazeto: milita korespondanto; laborista korespondanto. raportisto.
Persono, kiu kunlabore korespondadas kun scienca, kultura asocio: korespondanto de la Akademio.
korespondisto. Tiu, kiu zorgas pri la korespondado de firmo, negocisto ks.