← Reen al K

PIV · 8602

★krater/o

krater/o
Larĝa vazo, en kiu la antikvuloj miksis vinon k akvon.
🌄 Ronda aŭ elipsoida truo en la tersurfaco, limigita de kruta rando: vulkana, meteora kratero; (f) sur la kratero de Eŭropo: en Parizo Z.
🔭 Simila formaĵo sur la surfaco de Luno k de aliaj malvarmaj ĉielaj korpoj (planedoj k iliaj satelitoj).
kratereto
Proks. ronda kaveto en ŝoseo, kun iom krutaj randoj, estigita de rapidaj aŭ pezaj veturiloj.
Konusforma kavo, formiĝanta ĉe la fino de la pozitiva karbo de elektra arko.