Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „cxevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★armi

Aparta paĝo

Malfermita: ★armi

Derivaĵoj en la artikolo 21
  1. armo
  2. armad/o
  3. armaĵ/o
  4. armiĝ/i
  5. armil/o
  6. armil/ar/o
  7. armil/ej/o
  8. armit/o
  9. ĵetarmil/o
  10. malarmi
  11. malarmo
  12. malarmad/o
  13. manarmil/o
  14. man-armil/o
  15. pafarmil/o
  16. pik1armil/o
  17. senarma
  18. senarmig/i
  19. senarmiĝ/i
  20. ŝnurarmi
  21. vetarmad/o
★ armi tr
1 provizi iun per bataliloj por ataki aŭ defendi: armi la laboristojn kontraŭ la polico li armis sin per botelo kaj frapis bando de preskaŭ nudaj homoj, armitaj per bastonegoj B kiam fortulo plene armita gardas sian palacon NT (analoge) armi urbon armi citadelon
2 vesti iun per armaĵo: li rapide sin armis armi nobelidon kavaliro en mezepoka ceremonio
3 (figurasence) plifortigi iun aŭ ion por peno, tasko k.s.: la malriĉeco kaj bezono de laboro trafis min . Nenio armis min kontraŭ la unua Z teruraj krimoj, kiuj armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! Z armitaj per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de nia ideo Z
4 TEKN fortikigi ion per diversaj rimedoj, subaĵo, ĉirkaŭvolvaĵo ktp: la brusto kaj dorso estis armitaj per nigraj drapaj remburaĵoj Z betono armita entenanta ferajn stangojn kablo armita per volvaĵo el dratoj aŭ per metaltubo estaĵoj nevideblaj por nearmita okulo sen lorno B
armo (arĥaismo) = armilo: ne servas larmo anstataŭ armo Z
armado ago de iu, kiu armas aŭ armadas: internacia limigo de la armado konkuro de armado la atomnuklea armado
armaĵo
1 tuto de la ŝirmaj platoj, ŝtalaj aŭ ledaj, uzataj por kovri la korpon en batalo: akrigu la lancojn, surmetu sur vin armaĵojn MT ĝuste tian portis li armaĵon
En la batalo kontraŭ la Norvegoj Z
➞ kiraso, kruringo, ŝildo 1.
2 TEKN malmola metala kovraĵo, kiu servas por protekti kablon kontraŭ ekstera meĥanika difekto.
3 = (prefere) armilaro.
armiĝi armi sin: eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu MT kelkaj bredistoj decidis armiĝi por sin defendi MD penso, ke gent’ Soplica armiĝos unue G
armilo ĉio, kio povas servi por armi iun: en tiuj tempoj ne malfacile estis kolekti armilojn. Kelke da rimenoj por la ŝtonĵetilo, lanco aŭ pinta bastono B la armilo de la krimo estas peza paperpremilo ataka armilo defenda armilo portebla armilo pafa armilo pika armilo tranĉa armilo (aparte pri milito) orfe kuŝos ruste la armilo Z alpreni la armilojn demeti la armilojn esti sub la armiloj soldatservi al la armiloj! ➞ alarmo
(figurasence) ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj Z aplombaj mensogoj estas iliaj preferataj armiloj
Sin. batalilo. ➞ armilpaĝio.
armilaro tuto de la armiloj aŭ de soldato aŭ de soldatgrupo: soldatoj armilaron purigas G Sin. arsenalo 3, batalilaro, fermagazeno.
armilejo
1 deponejo de armiloj.
armito homo armita: ĉevalo eliras kontraŭ armiton MT
ĵetarmilo ĉiu el la armiloj, kiujn oni ĵetas, ekz. ŝtonoj, lancoj, sagoj k.s.
malarmi forpreni la armilojn de iu, ekz. de venkito: malarmi kapitulacintan armeon malarmi okupitan popolon Sin. senarmigi.
malarmo, malarmado interkonsenta forigo de la armiloj: ĝenerala konferenco por la malarmado
manarmilo, man-armilo iu el la armiloj, kiujn oni uzas mane, ekz. glavo: sed kial man-armiloj? Rusta sabro tie
Kuŝas sen klingo G
pafarmilo iu el la armiloj funkciantaj per pulvo, ekz. revolvero, fusilo k.s.
pik1armilo armilo kun longa klingo kaj akra pinto: speco de sabro, tranĉa kaj pikarmilo, iom kurbigita G ➞ glavo, ponardo.
senarma nearmita: senkompata soldataro montriĝis multe pli forta ol la malfeliĉa tute senarma popola amaso Z
senarmigi malarmi.
senarmiĝi perdi siajn armilojn aŭ (figurasence) sian forton aŭ rezistopovon: senarmiĝis la fortkoruloj MT
ŝnurarmi rigi 1.
vetarmado situacio en kiu ĉiu lando volas havi pli da armiloj ol la aliaj landoj, kio kaŭzas senfinan ciklon: daŭros la malvarmaj rilatoj al la najbaroj, precipe vetarmado inter Ĉinio kaj Japanio IsT