Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★speco

Aparta paĝo

Malfermita: ★speco

Derivaĵoj en la artikolo 24
  1. specig/i
  2. specig/ad/o
  3. alispeca
  4. apartspeca
  5. bonspeca
  6. ĉiaspeca
  7. ĉiuspeca
  8. datumspeco
  9. abstrakt/a datumspeco
  10. konkret/a datumspeco
  11. disspecig/i
  12. diversspeca
  13. divers/aspeca
  14. mal/bonspeca
  15. miks/ospeca
  16. novspeca
  17. samspeca
  18. samspecul/o
  19. si/aspeca
  20. si/aspecul/o
  21. tiaspeca
  22. tiaspecaĵ/o
  23. unuspeca
  24. vort/ospeco
★ speco
1 aro de personoj aŭ aferoj kun similaj karakterizaĵoj: troviĝis ankoraŭ homo de tiu speco Z la kokidoj estis fieraj pri li la koko, li estis de ilia speco Z tiu speco de parolado rilatas al akuzo aŭ al defendo antaŭ tribunalo ILa kalcedono estas speco de kvarco bona speco de pomo tie oni vidas ĉiajn specojn de bestoj la tria estis tute de alia speco Z ĝi estas sola en sia speco Z li estis strangulo de mirinda speco B ➞ kategorio, klaso, tipo.
2 ekzemplero 2 de speco 1: ĝi havis en si ian specon de flartabako flartabakon de ia speco Z dum la tuta tago estis nur speco de krepusko nur ia krepusko Z speco de senorda tendaro aperis ĉirkaŭ la urbo ALö tiu speco de universo universo de tiu speco tamen ne estis ebla Ko (figurasence) la pli junaj rigardis ŝin kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj Z
3 = (prefere) specio.
specigi aranĝi aferojn laŭ la specoj: la poŝtaĵoj estas specigitaj laŭ la germanaj kursoj Z la paketojn oni specigis laŭ la kursoj kaj lokoj de difino adresoj Z ➞ disspecigi.
specigado ago specigi: specigado de la leteroj nun fariĝas maŝine
alispeca estanta de alia speco: enkaĝa virperdriko altiris per siaj fajfoj aliajn perdrikojn al reto aŭ al alispeca kaptilo FDi Ralf estas eta revoluciulo, kvankam alispeca ol mi UMa ĝuste dum tiuj tagoj tute alispecaj priokupoj premis sur la homojn RSc
apartspeca estanta de aparta speco: la rana kapo eligis apartspecan kvakadon Z
bonspeca estanta de bona speco; konsistanta el bonkvalita materialo: bonspeca pano Z bonspeca arĝento MT tio estis plej bonspeca sango de sorĉistino Z bonspecaj vestoj Z
ĉiaspeca estanta de ĉiaj specoj: suferi ĉiaspecajn turmentojn Z
ĉiuspeca estanta de ĉiuj specoj: delikataj fruktoj ĉiuspecaj MT
datumspeco KOMP en komputila programo speco de datumo. ➞ ĉeno.
abstrakta datumspeco datumspeco difinita kiel aro de valoroj kun operacioj.
konkreta datumspeco datumspeco difinita per la interna prezento kaj prilaborado.
disspecigi distribui aferojn laŭ la specoj: uzantoj pro geografiaj kaj aliaj kaŭzoj disspecigis la lingvon en dialektojn MalR
diversspeca, diversaspeca estanta de diversaj specoj: tiuj ĉi tiel diversaspecaj plendoj Z diversaspeca literaturo Z diversaspeca vesto B
malbonspeca estanta de malbona speco; konsistanta el malbonkvalita materialo: al farun’ malbonspeca ne helpos la spico Z
miksospeca estanta de miksitaj specoj: miksospecaj bildoj de nigraj arbaroj, bruantaj akvoj, nuboj kaj neĝamasoj Z vian bruton ne parigu miksospece MT
novspeca estanta de nova speco: Esperanto fariĝis vera, novspeca lingvokomunumo JAV tiu novspeca ekologia turismo fluigas ĉiujare unu milionon da eŭroj en la distrikton WKl ➞ noveca, novstila.
samspeca estanta de la sama speco: li diros cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis Z por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si Z
samspeculo samspeca homo aŭ besto:la graveco, kiun la prahomo atribuis al la ebleco komuniki kun la samspeculoj ILa dompapago, ene de sia malgranda kaĝo, vivas tute izolite de siaj samspeculoj RPi
siaspeca propra al iu aŭ io; ne konfuzebla kun iu aŭ io alia: ia siaspeca varmo fariĝis sentebla sur mia brusto Z ĝi estis ja siaspeca rimarkindaĵo, ĉar ĝi estis ja estinta en aerostato Z
siaspeculo homo de la sama speco, kiel la koncernato: estas vera ĝuo, kiam oni fine denove venas al siaspeculoj Z
tiaspeca analoga; simila: oni minacis la hebreojn per tiaspecaj buĉadoj Z se ni povas ion tiaspecan elpensi Z
tiaspecaĵo io tiaspeca: la deziro legi pluajn tiaspecaĵojn Z
unuspeca estanta de nur unu speco: unuspeca kaj unukolora fadeno Z ili uzas nur unuspecajn butonojn
vortospeco LING ĉiu el la kategorioj de vortoj, difineblaj laŭ la sintaksaj funkcioj, kiujn povas alpreni la koncernaj vortoj (substantivo, adjektivo, verbo, adverbo, prepozicio k.c.)