PIV · 14423
★skulpt/i
★skulpt/i (tr)
1 Formi figurojn el solida materialo, ekz. ŝtono, ligno, argilo, vakso, aŭ hakante, aŭ tranĉante, aŭ skrapante, aŭ knedante: li skulptis la buston de Kala Z; sur ĝi estis skulptitaj cignoj k cikonioj Z; ŝranko kun skulptitaj spiralaĵoj k foliaĵoj Z; en la ĥorejo estis skulptitaj la sanktaj apostoloj Z. ☞ ĉizi, cizeli, modli, eltranĉi.
2 Priskulpti: skulpti lignon, marmoron; (f) rokoj skulptitaj de ventoj k pluvoj Z. ☞ haki, prilabori.
skulptado. Ago de iu, kiu skulptas: skulptado de koloso el montoroko mem; la skulptado el porfiro estas plej malfacila.
skulptaĵo. Tio, kio estis skulptita: la skulptaĵo, per kiu ĝi estis kovrita, prezentis rozojn k tulipojn Z; abstrakta skulptaĵo. ☞ bareliefo, statuo.
★skulptilo. Ĉizilo de skulptisto.
skulptinda. Tia, ke ĝi meritas esti skulptita: skulptindaj formoj de virino.
skulptisto. Artisto, kiu skulptas: la tri grandaj helenaj skulptistoj, Fidio, Praksitelo k Polikleto.
priskulpti. Prilabori materialon per skulptado.