PIV 2026 · Artikolo 2997

derivi

Litero D

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. derivo
  2. derivad/o
  3. derivaĵ/o
  4. part1/a derivaĵ/o
  5. derivebl/a
  6. derivil/o
  7. malderivi
  8. malderivaĵ/o
derivi tr
1 LING devenigi vorton de alia: la vorton «dometo» oni derivas de «domo» per la sufikso «et- 2»
2 MATE fari la operacion de derivo: derivi laŭ x konverĝan vicon de funkcioj oni rajtas vicere derivi nur sub severaj kondiĉoj
3 ELEK aldoni paralelan branĉon al cirkvito:derivita kurento kurento en paralela branĉo ➞ Kirkhofo.
derivoMATE operacio, kiu al funkcio f asocias la funkcion f ′, kies valoro ĉe x estas la limeso de la diferencokvocientoj (f(x + h) − f(x))/h, kiam h strebas nulen.
derivado
1 ago derivi 1.
2 ago derivi 2.
3 ago derivi 3.
4 PSIK transformo, kiun la edukado kaj socia vivo trudas al la primitivaj krudaj instinktoj.
derivaĵo
1 LING vorto, kiun oni derivis de alia.
2 MATE rezulto de la operacio de derivo, do la funkcio f ′ aŭ ĝia valoro ĉe certa punkto: la derivaĵo mezuras la deklivecon de la funkcia grafeo unua derivaĵo dua derivaĵo ➞ parta derivaĵo.
3 ELEK lineo disbranĉiĝanta de la ĉefa lineo. Sin. paralela branĉo. ➞ ŝunto.
4 KEMI substanco, kiu devenas de alia: anilino estas derivaĵo de benzeno
part1a derivaĵo derivaĵo 2 de funkcio kun pluraj variabloj, kiam nur unu el ili varias.
derivebla MATE tia, ke oni povas ĝin derivi; posedanta derivaĵon. ➞ integri.
derivilo
1 LING afikso.
2 ELEK = (prefere) derivaĵo.
malderivi MATE fari la operacion inversan al derivo.
malderivaĵo MATE unu el la funkcioj, kies derivaĵo estas la donita funkcio. Sin. primitiva funkcio. ➞ integraĵo, integralo.