PIV 2026 · Artikolo 6385
ik
ik sufikso (evitinde) arto, scienco aŭ teĥniko pri temo. ➞ ĝardenistiko = ĝardenkulturo, informadiko = komputoscienco, lingviko = lingvoscienco, morfemiko = morfologio. ➞ ologi-.
1 Estas rekomendinde uzi pli klarajn esprimojn kun vortoj kiel scienco kaj studoj: komputoscienco, germanaj studoj k.s. Aŭ oni uzu unuradikajn internaciajn terminojn kiel ekz. lingvistik·o kaj germanistik·o.
2 Multaj similaj vortoj, kiuj finiĝas per ...figurasence iko estas en tiu ĉi vortaro klasitaj kiel unuradikaj, ĉar ili ne estis kreitaj en Esperanto per la sufikso ik-, sed eniris en Esperanton rekte el la naciaj lingvoj, plej ofte eĉ antaŭ ol la Esperanta sufikso estis elpensita: elektronik·o, lingvistik·o, metrik·o, metodik·o, robotik·o, simbolik·o.