← Reen al I

PIV · 6645

★interes/i

interes/i (tr)
Tenadi ies atenton, vekante scivolon: la lingvaj demandoj interesas multajn E-istojn B; pasie interesi iun Z; oratoro, kiu scias interesi sian aŭskultantaron; la fabeloj ĉiam interesas la infanojn; de post la morto de lia edzino, li estas interesata de nenio.
Tenadi ies atenton, ĉar grava por ties utilo aŭ profito: ni facile forgesas, kio nin ne interesas Z; la nova leĝo interesas ĉiujn industriajn laboristojn; interesus min ekscii rapide pri lia decido; ili min tute ne interesas Z; kio (pri kio) ĝi min interesas? Z; la interesatoj en la konkurso sin turnu al […]. koncerni, tuŝi.
intereso
Sento de tiu, kies scivolo estas vekita: la gazetoj memoras antaŭ ĉio pri la intereso de siaj legantoj Z; la projekto ekscitis vivan intereson ĉe multaj legantoj, sed la intereso estis por tiel diri pasiva k ne aktiva Z; li ĉie renkontis grandan intereson; tiu aktiva metodo sukcesas daŭre ligi la intereson de la lernantoj.
Eblo krei tian senton: pure persona demando, kiu ne povas enhavi intereson por la E-istoj Z; por la estontaj generacioj mia rakonto eble havus kelkan intereson Z; tiu libro prezentas absolute nenian intereson.
🅢 Eblo akiri utilon aŭ profiton: komerca firmo devas sin nepre gvidadi en ĉio per siaj komercaj interesoj Z; la supozoj, ke mi oferis E-on al miaj financaj interesoj Z; en la intereso de la malfruiĝintaj landoj; tion postulas la intereso de la afero Z; servi al la interesoj de sia klaso; pro konkurantaj interesoj ili troviĝadis en konstanta malpaco Z; la intereso de la mondo estas havi unu lingvon internacian, ne du aŭ tri; en via propra intereso atentu jenan averton; mi estas industriisto devigata gardi miajn interesojn Z.
Deziro akiri utilon aŭ profiton: la persona intereso tro ofte kondukas la homojn Z; ne ekzistas kareso sen intereso Z; li parolas el la koro, ne pro intereso Z; mi sekve havas intereson zorgi pri la profitoj de la firmo Z.
interesa. Prezentanta intereson: tiu folio estas tre interesa Z; interesa romano; interesa vidaĵo de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj Z; propono interesa por la studentoj.
interesega. Ege interesa: kunplekti en interesegan tutaĵon Z.
interesiĝi. Sperti intereson: se homoj komencis interesiĝi je nia afero Z; interesiĝi pri filmo, pri sporto; mi interesiĝas pri li Z; la leganto, kiu ekinteresiĝis je la afero Z.
interesiĝo. Intereso 1.
neinteresa, seninteresa. Ne prezentanta intereson: mia biografio eble estos ne seninteresa Z; lia opinio estas tute seninteresa por mi. bagatela, banala, indiferenta, malgrava.  gurdita.