PIV 2026 · Artikolo 7691

★kelka

Litero K★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. kelke
  2. kelko
  3. kelk/
  4. kelket/a/j
  5. kelkobl/a
  6. kelkobl/e
  7. /kelk/
  8. dekkelke
★ kelka
1 kun singulara substantivo indikas nedifinitan kvanton de tuto, kies dividoj ne estas esprimeblaj per nombroj:metu kelkan ordon en vian paroladon Z antaŭ kelka tempo Z post kelka tempo Z kun kelka hezitado Z en kelka maniero en kelka rilato Z doni kelkan klarigon Z respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj Z kelka libereco alportas al ni nenian malutilon Z ➞ iu, ia 1, ioma; kelktempa.
2 kun singulara substantivo indikas kvanton nedifinitan sed difineblan:ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj Z falis kelka nombro el la servantoj soldatoj MT Sin. certa 3.
3 kun plurala substantivo indikas nedifinitan kvanton de pluraj nombreblaj aferoj, kontraste kun la tuto aŭ kun pli granda kvanto: atendu nur kelkajn malmultajn minutojn ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn Z kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj tiuj kelkaj malmultaj novaj esperantistoj ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo esperantista Z
kun elipso de la substantivo precipe pri homoj kelkaj pensas, ke Z kelkaj el niaj amikoj pensas, ke Z citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili Z la steloj aspektis tute novegaj, kaj kelkaj el ili briletis blue kaj klare Z
➞ iuj, diversaj; ioma; kelktaga.
kelke kvazaŭ substantivo nedifinita kvanto, tamen ne tre granda, da aferoj aŭ estaĵoj, kiuj kune troviĝas:nur kelke da homoj sidis en la ĉambro permesu diri al vi kelke da vortoj Z mi volis doni al vi kelke da violoj kelkon da violoj, aŭ kelkajn violojn Z Johano donis al li almozulo la kelke da spesdekoj, kiujn li havis Z dum la kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado Z ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj Z mia formortinta patro aĉetis kelke da ili da tiaj ŝtonoj Z
1 Oni arĥaike donis al kelkaj kaj kelke da la sencon de pli ol unu kaj pluraj: dum kelke da semajnoj li plimaljuniĝis je kelke da jaroj B
kelko (malofte) nombro, kvanto aŭ grupo de kelkaj aferoj aŭ personoj: se ni volus fari tian oferon al ĉiuj lingvoj de la mondo, tiam el la tuta alfabeto restus nur kelko da literoj Z jen kelko el la centoj da ekzemploj JKa kelko da surlokaj komitatanoj mankis Ko ➞ multo, pluro.
kelk prefikso emfazas, ke kvanto estas nedifinita. ➞ kelkiom, kelkiuj.
kelketaj malmultaj: la aŭtoro miksas kelketajn realaĵojn kun gravaj falsaĵoj OE nur kelketaj personoj povus eniri la projekton ŁuŻ
kelkobla multiplikita per malgranda nombro aŭ kvanto: neniam ŝi naĝis pli grandan distancon ol kelkoblan longecon de la banejo ALö
kelkoble en kelkobla maniero, grado aŭ kvanto: mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi Z
kelk sufikso esprimas proksimuman nombron. ➞ kelkdek, tridekkelkjara.
dekkelke inter deko kaj dudeko: post dekkelke da sekundoj Z