Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★penetri

Aparta paĝo

Malfermita: ★penetri

Derivaĵoj en la artikolo 11
  1. penetro
  2. penetrad/o
  3. penetrebl/a
  4. penetrem/a
  5. penetrig/i
  6. penetriĝ/i
  7. du/onpenetrebl/a
  8. interpenetri
  9. nepenetrebl/a
  10. ne/trapenetrebl/a
  11. trapenetri
★ penetri
1 ntr eniĝi profunde internen: la aero penetras en la pulmojn de la homo Z tiam penetris al ĝi la odoro de la asperulo Z de ekstere penetradis ankoraŭ al ŝia orelo la sama bruo Z la veneno penetris en la cerbon Z eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj branĉoj de la arboj Z epidemio penetras en la landon B
(figurasence) tiu via malboneco penetris ĝis via koro MT estas kvazaŭ spirito de Dio subite penetrus en vin Z la racio ankoraŭ ne multe penetris en la homajn cerbojn la novaĵo penetris ĝis tie Esperanto ne penetris en tiujn rondojn
2 ntr profunde sin enigi, trairante aŭ repuŝante la barojn: la tranĉflanko de la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo Z la radikoj penetris potence en la rokon la kuglo penetris ĝis la osto B la malamikaj trupoj penetris en la provincon ĉu ni penetros pli profunden en la landon? Z (figurasence) kiel ponardo en min penetras ĉiu vorto Z
3 tr sekse eniĝi en iun: je mia miro Nikolaj penetris min tute facile EUr
4 tr tute trairi ion sorbiĝe: frosta vento lin penetris ĝis la ostoj ŝiaj vestoj, penetritaj per peza akvo, ŝin malsupren tiris Z (figurasence) penetros vin la spirito de la Eternulo MT ŝi sentis sin kvazaŭ penetrita de ĝoja sendanĝereco Z observu lin atente; ankaŭ mi
Lin penetrados per okuloj miaj Z
lia rigardo estis tiel penetranta, ke Z
5 tr malkovri aŭ diveni ion: penetri ies sekretojn penetri la misterojn de la naturo ➞ bori 1, invadi; eniri, enprofundiĝi, enradikiĝi.
penetro, penetrado ago penetri: al koro penetro per okula fenestro Z la penetrado de la toksinoj en la ĉelojn penetrado de armeo en nian landon
penetrebla tia, ke oni povas ĝin penetri: penetrebla ŝtofo penetrebla grundo penetrebla afektado ➞ permeabla, tralasa.
penetrema kapabla facile kaj profunde penetri: penetrema odoro
(figurasence) penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen Z penetrema spirito
➞ sagaca, klarvida.
penetrigi igi iun aŭ ion penetri en ion: ni sukcesis penetrigi niajn reprezentantojn en la parlamenton penetrigi ideon en la cerbon de iu penetrigi en la ĉiutagan vivon la uzadon de Esperanto
penetriĝi iĝi penetrita: li tute penetriĝis de sia misio
duonpenetrebla = (prefere) duontralasa.
interpenetri ntr havi komunan parton: la du solvaĵoj interpenetras je normala temperaturo
(figurasence) tiuj du fakoj ofte interpenetras en Esperanto vortaro kaj gramatiko interpenetras konstante
nepenetrebla tia, ke oni ne povas penetri en ĝin: nepenetrebla arbaro Z nepenetrebla tolo B li montris nepenetreblan vizaĝon
netrapenetrebla tia, ke oni ne povas trapenetri ĝin: netrapenetrebla densejo Z
trapenetri tr
1 tute aŭ plene penetri ion: la suno ne sukcesas trapenetri la nubojn ĉio estis trapenetrita de malsekeco terura ĝemo trapenetris ĉien
(figurasence) la tuta libro estas trapenetrita de tiu ideo, per militimpresoj la feliĉo trapenetras mian sangon, trapenetras miajn pensojn Z
2 perforte penetri: trapenetri sekreton B