Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★prezenti

Aparta paĝo

Malfermita: ★prezenti

Derivaĵoj en la artikolo 13
  1. prezento
  2. prezentad/o
  3. prezentaĵ/o
  4. prezentiĝ/i
  5. prezentiĝ/o
  6. film/oprezentad/o
  7. misprezenti
  8. misprezento
  9. praprezento
  10. reprezenti
  11. si/nprezenti
  12. si/nprezento
  13. si/nprezentad/o
★ prezenti tr
1 meti ion antaŭ iu, por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu: prezenti tason al invitito prezenti ŝtofojn al aĉetonto prezenti kambion al banko prezenti al la komitato rajtigan leteron Z prezenti al iu la manon nun mi prezentos al Vi la tabelon de tiuj novaj vortoj Z ŝmiraĵo estas prezentata sub la nomo de ciro Z (figurasence) kion koro sentas, lango prezentas Z en mia letero mi volis prezenti al vi nur la principojn de mia projekto Z mi do kuraĝas prezenti al vi la motivojn, pro kiuj prezenti proponon Z la unua kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko estos prezentita FA ➞ proponi, almeti, antaŭteni.
2 konduki iun antaŭ aliajn personojn kaj konigi tiun al ili: la princo prezentis sian fianĉinon al la kortego cent jarojn li silentis kaj subite sin prezentis Z li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari Z memvole prezenti sin por arestiĝo permesu, ke mi prezentu al vi mian bonan amikon, Bazarov B mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro Ŝpekin Z la nova estraro sin prezentas aŭ: prezentas sin
3 starigi antaŭ ies imago bildon de iu aŭ io: prezentu al vi mian embarason al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas Z ŝi tute ne povis prezenti al si, ke la infano mortis Z la projektistoj prezentas al si la aferon tre facila Z ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso , por elekti lingvon internacian Z
4 meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto: la tuta naturo estis preĝejo, kies veluran tapiŝon prezentis floroj kaj herboj Z ludkartoj, sur kiuj la bildoj prezentis soldatojn kaj urbanojn Z la skulptaĵo prezentis rozojn kaj tulipojn Z la dekoracio 2 prezentas placon kun benkoj la danco prezentis marŝon B mi prezentis Julion Cezaron aktore ludis tiun rolon Z tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo Z la trajtoj de la vizaĝo estis prezentataj en la spegulo tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj Z
5 ludi antaŭ publiko teatraĵon aŭ filmon:mi prezentas la dramon «Johanino Montfaucon» Z tuj prezentu ion! ekzemple, ian patosan parolon! Z ĉu vi povas prezenti la mortigon de Gonzago? Z se tio ĉi estas trograndigata aŭ prezentata tro malforte, la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos Z tiu komedio ĝis nun neniam estis prezentita
6 io montri al ies menso unu el siaj aspektoj: la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon Z la afero prezentas grandan profiton la afero prezentas kelkajn avantaĝojn tio prezentas tro grandan maloportunaĵon kelkaj sonoj prezentas kelkan malgrandan malfacilaĵon por tiu aŭ alia nacio Z tiu protesto prezentas bonan okazon por diskuti pri jena principo ŝia tuta konduto prezentis vicon de nekonsekvencaj agoj B ➞ estigi, liveri, rezultigi.
7 io montri la karakterizajn trajtojn de io; konsistigi: vesto homon prezentas Z ĉi tiu vortaro prezentas la duan parton de mia «Plena Vortaro» Z du kontraŭ unu prezentas armeon Z ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn Z por ke la religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke ili ambaŭ estu reciproke toleremaj Z lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo Z prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia Z ➞ formi.
prezento ago prezenti kaj ties rezulto: la prezento de batalo en pentraĵo la spirito konstruas al si prezentojn de la objektoj okazis prelegoj, ekskurso kaj diversaj prezentoj OE ➞ prezentado, prezentaĵo.
prezentado agado prezenti.
1 nomado de nekonato al tiu, al kiu oni volas konigi la personon: kortega prezentado fari la prezentadojn de novaj gastoj
2 SPEK ludado antaŭ publiko: ĉeesti la unuan prezentadon de filmo post la fino de la prezentado oni elvokis ĉiujn pupojn aktorojn Z vespere okazis prezentado en fama amatora teatro Z mi donis prezentadon en la poŝtejo de Slagelse Z je la oka horo mia prezentado finiĝis Z
prezentaĵo io, kion oni prezentas: pri speguloj iliaj prezentaĵoj estis tute ne egalaj; ĉar kelkaj donis al li tre longan vizaĝon Z nur per ĝi la okulo ni povas akcepti la prezentaĵojn el la ekstermondo rilate al koloro MalR la unua prezentaĵo estis parado de laŭmodaj roboj CRo ĉiu lerneja teamo montris preparitan komputilan prezentaĵon LGe
prezentiĝi iĝi prezentata:
1 io la vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno Z al la okulo prezentiĝas vera dezerto Z kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! Z sulfuro prezentiĝas sub pluraj formoj
2 iu prezentiĝi antaŭ ekzamenanto prezentiĝi al radiografia ekzameno MEDI la infano naskata prezentiĝas malĝuste
prezentiĝo ago prezentiĝi: la kongreso estos nia unua oficiala prezentiĝo al la tuta mondo Z MEDI puga prezentiĝo
filmoprezentado projekciado de filmo antaŭ publiko.
misprezenti malĝuste prezenti ion; fari eraran raporton pri io: aŭ pro nescio aŭ pro pasio li misprezentis la decidojn de la Akademio
misprezento ago misprezenti aŭ la rezulto: tio estas simpla misprezento de la faktoj
praprezento SPEK premiero.
reprezenti
1 prezenti ion denove: ŝia voĉo sonis tiel spirite, ke nenia tera muziko povas ĝin reprezenti Z reprezenti koncerton reprezenti proponon
2 reprezent·i.
sinprezenti prezenti 2 sin; fari sinprezentadon antaŭ grupo, parole aŭ skribe;: en la unua tago de la seminario ni komencis sinprezenti Ko
sinprezento, sinprezentado ago sin prezenti: dokumento, kiu listigas kandidatojn kun detalaj informoj pri ili, inkluzive de iliaj sinprezentoj kaj promesoj HoT sinprezentado de ĉiuj partoprenantoj Ko