Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „ĉevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★hufo

Aparta paĝo

Malfermita: ★hufo

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. huful/o
  2. hufum/o
  3. ne/parhuful/o
  4. parhuful/o
  5. unuhuful/o
★ hufo ZOOL ungo de diversaj mamuloj, formanta larĝan piedbazon: hufo de ĉevalo hufo de bovo hufo de porko hufo de kapro ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj vi povas manĝi MT ➞ bati 1.
hufulo mamulo, ĉe kies piedoj troviĝas hufoj.membro de la klado Euungulata (hufuloj) Sin. ungulo.
hufumo arkforma plata ferpeco, kiun oni najlas al la piedoj de ĉevaloj, muloj k.s., por eviti difektiĝon de la hufoj: la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn Z Sin. huffero. ➞ hufferi.
neparhufulo ZOOL hufulo kun nepara nombro de hufoj sur ĉiu piedo, ekz. ĉevalo, rinocero, tapiro. membro de la ordo Perissodactyla el la klaso Mammalia
parhufulo ZOOL hufulo kun para nombro de hufoj sur ĉiu piedo, ekz. porko, hipopotamo, kamelo, cervedo, ĝirafo, bovedo. membro de la ordo Artiodactyla el la klaso Mammalia
unuhufulo unufingra hufulo, ekz. ĉevalo.