← Reen al S

PIV 2020 · 13747

★salat/o

salat/o
🍴 Manĝaĵo, konsistanta el freŝaj aŭ boligitaj herboj aŭ legomoj, kutime spicitaj per salo k saŭco, ekz. el vinagro k oleo, aŭ el citronsuko, sukero k cepopecetoj, aŭ el majonezo k aromherboj: salato el kukumoj, el kreso, el tomatoj; Nicmaniera salato. Rim. Oni ne uzu tiun vorton anst. laktuko.
(f) Senorda konfuza miksaĵo el tre diversaj aĵoj: tiu libro estas vera salato el klarigoj, konsiloj, versoj, ŝercoj.
salatujo. Kava plado, uzata por miksi la salaton k prezenti ĝin sur la tablo.
fruktosalato. Miksaĵo el diversaj distranĉitaj fruktoj, eventuale kun siropo k brando.
salikoketosalato. Entreo el salikoketoj, diversaj fruktoj k rozkolora saŭco.