PIV 2026 · Artikolo 299

★akcepti

Litero A★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 11
  1. akcepta
  2. akcepto
  3. akceptad/i
  4. akceptant/o
  5. akceptebl/a
  6. akceptebl/ec/o
  7. akceptej/o
  8. akceptig/i
  9. elektronakceptant/o
  10. malakcepti
  11. oksigenakceptant/o
★ akcepti tr
1 iu konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas: akcepti monon akcepti rekompencon akcepti ordenon ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? MT akceptu mian plej koran dankon Z akceptu mian funebran saluton Z
1 Akcepti diferencas de ricevi per tio, ke ĝi montras la manieron de la ricevo, la sintenon de la ricevanto.
2 iu lasi iun eniri en sian domon, hejmon k.s.: la malfeliĉa knabino trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis FE komunumo, kiu akceptis en sin tutajn amasojn da forkurintaj samreligianoj Z nun tiu ĉi sama ĉambrego akceptas la reprezentantojn de la mondo esperantista Z
(aparte pri instru-institucio) en la gimnaziojn kaj en la universitatojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de difinita procento Z se mia filo volas eniri en la trian klason, li tiam certe estos akceptita Z
➞ enlasi.
3 iu tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto k.s.: mi promesas al vi, ke vi estos dece akceptita Z oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo Z la lando, kiu gastame nin akceptis Z neniu forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj Z
4 iu konsenti pri io aŭ aprobe allasi ion: mi atentigis lin, ke li ne havas la rajton ion akcepti en la nomo de la Esperantistoj Z akcepti proponon Z akcepti projekton Z akcepti rolon Z akcepti la batalon Zamenhof ne povis akcepti tiujn postulojn EDr ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj Z eĉ ia propono pri tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita Z garantio, ke ĝiaj decidoj estos sendispute akceptitaj de ĉiuj Z la Deklaracio unuanime akceptita en la Bulonja kongreso Z tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ĝin uzi tiel Z idiotismo povas tute oportune resti kiel «esperantismo», se ĝi nur estos komune akceptata Z finfine li akceptis, ke ni eniru la taksion CPi
5 iu aŭ io esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafit(aĵ)o aŭ donas al ĝi ian econ: la lingvo devas akcepti tiun definitivan porĉiaman formon Z la lingvo pola akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo Z la finiĝon de akuzativo akceptas nur la substantivoj Z regulo, kiu akceptas multajn esceptojn ĉio, kion la maro albordigis, akceptis tiun formon, kiun donis al ĝi la akvo Z la okuloj akceptis esprimon de prudento kaj memkonscio Z ➞ ricevi.
6 KOME devontigi sin pagi: akcepti kambion (figurasence) vi akceptas por kontanta mono
La vortojn, kiuj vere ne enhavas indon Z
akcepta esprimanta akcepton: akcepta saluto Z la akceptaj ceremonioj
akcepto ago de iu, kiu akceptas:
1 la akcepto de posteno trudas devojn
2, 3 akcepto de gastiganto al gasto akcepto de gasto fare de gastiganto fari akcepton al iu Z aranĝi akcepton al iu Z pretigi akcepton por iu Z prepari akcepton por iu Z varma akcepto
4 la akcepto de la projekto faros al mi ian agrablaĵon Z
6 akcepto de kambio ago, per kiu la tratato subskribas sur la kambio deklaron, ke li plenumos la pagordonon faritan de la tratanto blanka akcepto de kambio, sur kiu la sumo estas ankoraŭ ne menciita
akceptadi regule aŭ konstante akcepti: s-ino X akceptadas ĉiun ĵaŭdon
akceptanto
1 iu, kiu akceptas: la akceptantoj de la mortpuno ankoraŭ estas tre multaj IsT
2 FIZI malpuraĵo en duonkonduktanto emanta kapti elektronojn. ➞ donanto; bendostrukturo.
3 KEMI substanco, kiu akceptas alian substancon aŭ akceptas elektronojn.
➞ elektronakceptanto, oksigenakceptanto.
akceptebla tia, ke ĝi povas esti akceptita: la enkonduko de tabelo de neologismoj estas nun akceptebla Z se mi poste trovos ĝin vian proponon akceptebla por mi Z
akceptebleco eco de io akceptebla: la akceptebleco aŭ neakceptebleco de Via nobla propono plene dependos de tio, ĉu Z
akceptejo loko aŭ ĉambro, kie oni akceptadas vizitantojn: akceptejo de kuracisto akceptejo de kongreso
akceptigi realigi la akcepton de iu aŭ io:tiu, kiu sukcesis akceptigi sin kiel taŭgan juĝanton, havas grandegan povon CPi la klopodoj akceptigi leĝon favoran al la enkonduko de Esperanto en la lernejojn ULi li forŝiris la butonojn ĉe la maleoloj, esperante per tio akceptigi la kalsonon kiel someran pantalonon SPo
elektronakceptanto oksidanto.
malakcepti rifuzi 1.
oksigenakceptanto = (prefere) elektrondonanto: en histoj troviĝas oksigenakceptantoj
2 elektrondonanto estas pli ĝenerala ol oksigenakceptanto, kaj anstataŭis la malnovan terminon.