PIV 2026 · Artikolo 374
★aktiva
Derivaĵoj en la artikolo 12
★ aktiva
1 iu aŭ io kapabla agi aŭ efiki sur ion: aktiva membro de UEA aktiva loĝantaro tiu parto de la loĝantaro, kiu kapablas labori aktiva firmaano kiu partoprenas en la administrado GEOL aktiva marĝeno ASTR aktiva galaksio (analoge) la aktiva vivo dum kiu individuo kapablas labori aktiva militservo kun efektiva deĵoro en armeo ➞ rezervo 3
2 plena je vigleco kaj energio; multe aganta: li estas tiel aktiva, ke li apenaŭ dormas aktiva komercisto (analoge) aktiva propagando aktiva trafiko
3 rezultodone kaj energie efikanta: aktiva kuracilo aktiva pruvo de kompato Z inter ili estis multe da malkonfido, ofte eĉ aktivaj eksplodoj de pasio Z
4 LINGverbo esprimanta procezon plenumatan de iu aŭ io reprezentata per la sintaksa subjekto: «amanta» estas participo aktiva ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi estas aktiva FE ➞ voĉo 5.
5 uzanta instrumetodon, per kiu oni igas la infanojn efektive partopreni en sia propra edukiĝo.
6 EKON rilata al aktivo 3: aktiva ŝuldo
➞ pasiva. aktivi ntr esti produktanta, efikanta aŭ funkcianta: li aktivis en la Rezistado homoj, kiuj aktivas por Esperanto UMa kiuj dormemas kaj kiuj aktivas? Ko
aktivado aktiva agado: aliaj menciindaj aktivadoj estas diversaj feriokursoj, regule organizataj en Svislando ULi en Plouézec okazas multaj festoj kaj aktivadoj precipe dum la somero ARi ĝia aktivado estas endanĝerigita pro la malkresko en la abonoj Ko
aktivaĵo
1 io aktive okazanta; io, pri kio oni aktive agas: la problemo de fakterminologio ampleksas ankaŭ aliajn aktivaĵojn, kiel la sporton, la hejmajn laborojn TCa la respondeco pri la orienteŭropaj aktivaĵoj transiris al la aŭstra banko EGv ni kunplanis aktivaĵojn por la dua jarduono Ko
2 EKON ĉiu elemento de aktivo 3.
aktiveco
1 eco de iu aŭ io aktiva: ĉe la pleja suna aktiveco la ciklonoj ŝoviĝas ankoraŭ pli norden OE malaltigo de la impostprocento povus kreskigi la ekonomian aktivecon BSa la rekorda aktiveco de 33,6% en la elektoj en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj, ne rompiĝis OE laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo Z Sin. aktivo 1.
aktiviĝi iĝi aktiva.
aktivismo
1 POLI politika sinteno, kiu rekomendas rektajn agadon kaj propagandon.
2 FILO pragmatisma doktrino, kiu rigardas la veron afero de vivo kaj agado multe pli ol de intelekto.
aktivulo iu, kiu aktivas en organizaĵo, partio k.s.: kelkaj aktivuloj, kelkaj «normalaj esperantistoj» kaj kelkaj ĉiamaj komencantoj UMa
mediaktivulo iu, kiu aktivas por defendi la naturon kaj vivmedion kontraŭ diversaj formoj de poluado.
psikoaktiva ĥemiaĵo kapabla influi la menson: ĉiuj psikoaktivaj substancoj estas dividitaj en kvar kategorioj Ko opioido estas psikoaktiva substanco EGv
retroaktiva valida ankaŭ por tempo antaŭ la koncerna decido: la nova regulo retroaktive efikas de la unua de Januaro 1999 la leĝo permesas retroaktive la eksproprietigon MD (figurasence) li sentis retroaktivan tremeton, pripensante la danĝeron kiun li estus riskinta HVa