Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „ĉevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★paŝi

Aparta paĝo

Malfermita: ★paŝi

Derivaĵoj en la artikolo 27
  1. paŝo
  2. paŝad/i
  3. paŝad/o
  4. paŝeg/o
  5. paŝet/i
  6. alpaŝi
  7. anaspaŝi
  8. anserpaŝi
  9. anserpaŝo
  10. antaŭpaŝi
  11. antaŭpaŝo
  12. ĉiupaŝe
  13. danc/opaŝo
  14. ekpaŝi
  15. elpaŝi
  16. elpaŝad/i
  17. elpaŝo
  18. enpaŝi
  19. mispaŝo
  20. preterpaŝi
  21. retropaŝi
  22. sturm/opaŝe
  23. surpaŝi
  24. ŝraŭb/opaŝo
  25. ŝraŭb/aĵpaŝo
  26. transpaŝi
  27. transpaŝebl/a
★ paŝi ntr meti la piedojn alterne unu antaŭ alia, por sin transloki: rapide paŝi sencele paŝi takte paŝi li maltime paŝis renkonte al ambaŭ Z la knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn Z la vulpo paŝis for silente KKa li paŝas rapide tien kaj reen Z al la estrado en la mezo de la sinagogo malrapide paŝis la kantoro kun la sankta libro Z la ĉevalo kun mallevita kondukilo lace paŝas sur la malseka herbo VVa ➞ iri, marŝi.
paŝo
1 meto de unu piedo antaŭ la alia en la irado: kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon Z ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan Z siajn paŝojn ĝi direktis
inter pavojn KKa
ili iris per firmaj paŝoj al sia domo Z ŝi malrapidigis siajn paŝojn Z la cikoniaj fraŭlinoj englutadis ĉe ĉiu tria paŝo unu ranon Z ili devis iri antaŭen paŝon post paŝo B (figurasence) ni paŝo post paŝo atingos la celon Z ➞ paŝoŝanĝi, paŝteni, spuro.
2 spaco trapasita per unu paŝo: la ĉambro estas kvin paŝojn longa B ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo Z inter mi kaj la morto estas nur unu paŝo MT de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo Z inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo Z kiel ni efektive vidas sur ĉiu paŝo ĉie Z
3 (figurasence) ago, per kiu oni progresas en entrepreno: li havas nenian ideon pri la malfacileco de sia entrepreno kaj baldaŭ retiros sin post la unuaj paŝoj Z la entrepreno estos ne ebla, se ĉiuj preparaj paŝoj ne estos frutempe finitaj Z ni ne devus fari tiun ĉi paŝon nepreparite Z retenadi la Ligon de ĉia facilanima paŝo Z fari falsan misan paŝon Z
4 TEKN distanco inter du homologaj punktoj de la kanelo de ŝraŭbo, mezurata paralele al la akso: helico kun variigebla paŝo (analoge) paŝo de dentrado distanco inter la pintoj de du dentoj kanela paŝo polusa paŝo angula aŭ periferia distanco inter du sinsekvaj neŭtralaj linioj de elektra maŝino
paŝadi daŭre aŭ ofte paŝi: ŝi ankaŭ iam paŝadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro Z li diradis rapidajn flataĵojn kaj senzorge paŝadis for, ne atendante la efikon Z
paŝado
1 irado per paŝoj: lian paŝadon mi rekonas
2 la plej malrapida ol la naturaj irmanieroj de ĉevalo, malpli rapida ol trotado.
paŝego tre granda paŝo.
paŝeti iri per mallongaj paŝoj.
alpaŝi ntr
1 paŝi proksimiĝante al iu aŭ io: fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la mastrino de la loĝejo Z senbrue alpaŝante Z
2 (figurasence) komenci trakti ion, klopodi pri io: alpaŝi al alia demando alpaŝi al la elekto Z la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado Z
anaspaŝi ntr anasiri.
anserpaŝi ntr ARME iri laŭ la anserpaŝo.
anserpaŝo parada paŝo, en kiu oni ne fleksas la genuojn, uzata en la germana armeo kaj armeoj germane dresitaj.
antaŭpaŝi tr paŝi por antaŭiri al iu aŭ io; fari paŝon antaŭen.
antaŭpaŝo paŝo antaŭen; progreseto.
ĉiupaŝe dum aŭ post ĉiu paŝo: ĉiupaŝe vin povas atendi embusko LKa
dancopaŝo ĉiu el la apartaj turniĝoj aŭ kruraj movoj en danco.
ekpaŝi komenci aŭ intenci paŝi: kiu levis la piedon, devas ekpaŝi Z ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj MT
elpaŝi, elpaŝadi
1 paŝi eksteren: tiamaniere ŝi elpaŝis en la bruan, tumultan, strangan mondon Z li elpaŝis el la kuirejo SEn el inter la kolonoj elpaŝis Vinicius LiZ
2 eliri el vico; antaŭeniri: la oficisto elpaŝis antaŭen kaj komencis ree per nazvoĉo: B starante sur altaĵo, unu post la alia elpaŝas la oratoroj por paroli VVa kvar volontuloj elpaŝis (figurasence) tio estis Novembro, kiu nun elpaŝis alproksimiĝis
3 iniciati iun interrompantan diron aŭ faron: kiam la avino rakontis historiojn, li ĉiam elpaŝadis kun ia «sed» Z
4 publike iniciati aŭ deklari: malkuraĝe elpaŝi Z Zamenhof devis promesi al sia patro, ke li almenaŭ ne elpaŝos publike kun sia laboro, antaŭ ol li finos la studadon en la universitato li sciigis min, ke se mi ne elpaŝos persone kun radikalaj reformoj, li ĉesos eldonadi la gazeton Z la deputito elpaŝis kontraŭ militismo la pastroj elpaŝis kontraŭ la dancoj ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj ? Z ➞ eliri.
elpaŝo ago elpaŝi: tiu panegiro ne estas deklamado nek polemika elpaŝo la necesecon de mia publika elpaŝo vi ne neos Z la elpaŝo de nova, gravega eldonejo TCa
enpaŝi en (+ N-finaĵo) aŭ tr paŝi enirante: li enpaŝis en la boaton li enpaŝis la templon B iu leĝere frapetis la pordon, kaj enpaŝis mia amiko SJo (figurasence) litovaj entreprenistoj penas enpaŝi en la eksterlandan merkaton AGč
mispaŝo
1 nekonvena maltrafa paŝo.
2 (figurasence) misfaro.
➞ misago.
preterpaŝi tr preteriri ion paŝante: li preterpaŝis la falintan homon
retropaŝi paŝi dorsdirekte, ne turninte la korpon: li retropaŝis du paŝojn por pli bone enfokusigi la scenon
sturmopaŝe per tre rapida paŝo, kiel de sturmantoj.
surpaŝi tr treti.
ŝraŭbopaŝo, ŝraŭbaĵpaŝo TEKN la distanco, kiun ŝraŭbo antaŭeniras en unu turno.
transpaŝi tr
1 iri pli malproksime ol linio, limo k.s.: pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon Z Li donis sian leĝon al la maro,
Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn MT
2 (figurasence) ne respekti aŭ ne observi ian limigon, malpermeson k.s.: transpaŝi la moderecon tiuj provoj ankoraŭ ne transpaŝis la komencan stadion la ambicio , kiu igas la virinojn transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo Z
transpaŝebla tia, ke oni povas ĝin transpaŝi: transpaŝebla baro