Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★konsenti

Aparta paĝo

Malfermita: ★konsenti

Derivaĵoj en la artikolo 15
  1. konsenta
  2. konsente
  3. konsento
  4. konsentad/o
  5. konsentebl/a
  6. konsentem/a
  7. konsentig/i
  8. konsentiĝ/i
  9. konsentiĝ/o
  10. konsentit/e
  11. interkonsenti
  12. interkonsento
  13. malkonsente
  14. malkonsenti
  15. malkonsento
★ konsenti
1 ntr havi la saman opinion; esti en akordo: pri tio ili ambaŭ konsentas Z la mastrino tuj konsentis kun li Z mi ne konsentas kun li en tio Z mi tute konsentas kun vi, ke Z sed en tiu en tio ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas Z mi konsentas, ke vi estas prava Z (analoge) tion, pri kio ĉiuj opinioj konsentas, oni devas respekti Z
1 Akordi esprimas naturan kutiman komunecon de opinioj; konsenti signifas tian saman komunecon, sed pri speciala punkto, kaj akiritan nur post hezitado aŭ diskutado.
➞ aprobi, koncedi, konfesi, samopinii.
2 tr ne rifuzi proponon: mi ĉion konsentos, ĉion en la mondo Z tian aferon mi ne povas konsenti Z mi konsentus tian pagon, se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto Z konsenti peton vane vi tentas, mi ne konsentos Z ➞ akcepti, jesi.
3 tr kun infinitivo ne rifuzi fari: ni konsentis inter ni neniam tuŝi pli plu tiun ĉi objekton Z oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn Z ĉu vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la tablo ? Z ĉar ni zorgas pri la feliĉo de nia infano, ni konsentas doni ŝin al vi B li ne konsentas tro suferi pro siaj ideoj ➞ cedi 1, obei, toleri.
4 tr akcepti doni aŭ volonte doni ion: konsenti favoron al iu konsenti prunton konsenti krediton ➞ cedi 1, jesi.
konsenta karakterizata de konsento: eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo Z sen tia severa konsenta fido nia afero baldaŭ disfalus Z li faris nenian konsentan geston Z
konsente en konsento: por ke ni ĉiuj laboradu ĉiam tute konsente Z konsente movi la kapon
konsento
1 akordo aŭ samopinieco inter personoj: la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian Z laboru en konsento Z konsento konstruas, malpaco detruas Z veraĵo akceptita de la universala konsento
2 akordo inter aferoj: tio, kion ŝi legis, tiel plene estis en konsento kun liaj propraj pensoj Z provoj meti tion en konsenton kun iu el la filozofioj konataj de li Z tiuj ĉi horloĝoj iras en preciza konsento FK
3 akcepto de propono: ili ridis mokis lin pro lia peto, ili tamen donis al li sian konsenton Z ŝi donis al la bela reĝo sian konsenton pri edziĝo Z silento estas konsento Z mi ĝojis pro lia konsento registri la prelegon BPi
konsentado ago de iu, kiu konsentas ion: la konsentado de privilegio al negocisto
konsentebla tia, ke oni povas facile kaj racie konsenti ĝin: tiu konkludo estas la sola konsentebla ne estas konsenteble, ke
konsentema facile konsentanta: eble la markizino montriĝos malpli konsentema, pro via nomo HVa
(analoge) vizaĝoj atentemaj, rigardoj konsentemaj EPr konsentemaj interrilatoj kun politika potenco MD
➞ cedema.
konsentigi
1 igi iun konsenti: konsentigi la diversopiniajn partoprenontojn Z mi ne povas konsentigi ŝin iri en la ĉambron Z
2 igi du aŭ plurajn aferojn akordiĝi inter si: konsentigi inter si diversajn principojn Z por konsentigi tiujn ĉi du postulojn , oni devas Z
konsentiĝi eniri en konsenton: ne venis al ili en la kapon konsentiĝi inter si, ke Z ➞ akordiĝi.
konsentiĝo ago konsentiĝi: antaŭa privata konsentiĝo Z
konsentite
1 farite aŭ dirite en konsento:estis konsentite , ke neniu aludo estos farita pri tio HVa
2 interjekcio konsento aŭ koncedo: konsentite, vi povas mendi la ĉapelon! vi ne estas stilisto, konsentite, sed stilo en si mem ne estas ĉio CRo konsentite, ke tiu fenomeno donas riĉecon en la vortprovizo. Sed JWe
interkonsenti ntr
1 esti en akordo, akorde agi: perfide interkonsenti sekrete interkonsenti
2 konsenti pri io dum traktado de afero: ĉu vi al la reĝ’ raportis la vortojn, kiujn ni interkonsentis? Z ĉiuj ĉefaj estroj interkonsentis, ke oni devas elirigi reĝan dekreton MT interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon MT
interkonsento aranĝo farita laŭ reciproka konsento inter la partioj: kontrakta interkonsento multflanka interŝtata interkonsento la striko finiĝis post interkonsento inter la sindikatoj kaj la dungantoj pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento Z la interkonsento estis farita Z ili estas en interkonsento kun David MT ni faris komunan interkonsenton, ke ni plu ne iru Z ➞ koluzio.
malkonsente en malkonsento: Klaro malkonsente ekskuis la kapon Z
malkonsenti
1 ntr havi diferencajn aŭ kontraŭajn opiniojn aŭ dezirojn: okazas ofte, ke fratoj malkonsentas inter si malkonsenti kun iu pri io
2 tr malakcepti proponon aŭ peton: mi esperas, ke neniu malkonsentos plenumi mian peton Z ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se ni hodiaŭ sciigos publike Z
malkonsento
1 malakordo aŭ malsameco de opinio inter personoj: forpelu blasfemulon kaj ĉesiĝos malkonsento MT internacia malkonsento la Ministro de Justeco forlasis sian oficon pro politikaj malkonsentoj HVa ➞ malakordo.
2 malakordo inter aferoj: ekzistas ia reciproka malkonsento inter la traduko de la sama vorto en diversaj vortaroj Z
3 malakcepto de propono aŭ peto.