PIV 2026 · Artikolo 14211

simbolo

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 9
  1. simbola
  2. simboli
  3. simbolar/o
  4. simbolig/i
  5. simbolism/o
  6. simbolist/o
  7. miensimbolo
  8. operacisimbolo
  9. vortosimbolo
simbolo
1 io, kio prezentas, elvokas aŭ servas por esprimi ion alian, pro analogeco aŭ pro konvencio; precipe io konkreta, kiu anstataŭas ion abstraktan: blanko estas simbolo de pureco, leono — de forto, kruco — de kristanismo verda stelo estas simbolo de Esperanto vidi en la kiso simbolon de amo FK la esperantismo, kies natura simbolo mi estas Z la serpento estas unu el la plej antikvaj simboloj seksaj naciaj simboloj ➞ atribuo, emblemo, signo, simboliko.
1 La diferenco inter emblemo kaj simbolo estas, ke simbolo havas pli antikvan originon kaj pli ĝeneralan akceptatecon, dum emblemo estas ofte la rezulto de persona iniciato, la verko de unu artisto.
2 signo aŭ grupo de signoj, uzata en diversaj fakoj por prezenti objekton, kvanton, rilaton, operacion ktp: Pb estas la simbolo de plumbo, Val de valino fonetikaj simboloj matematikaj simboloj ➞ mallongigo, siglo.
3 KRIS resumo de kristanaj dogmoj: la Simbolo de Niceo la Simbolo de la Apostoloj ➞ kredo.
simbola
1 rilata al simboloj aŭ konsistanta el simboloj: simbola skribado el naturaj figuroj Z la simbola lingvo de la sonĝoj
2 servanta kiel simbolo: mitaj, simbolaj personoj simbolaj ritoj la ĥina skribo, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso Z
3 havanta valoron nur de simbolo, ne de realaĵo: tio estis nur simbola ofero simbolaj strikoj simbolaj punoj
simboli tr esti simbolo de io: + simbolas adicion en la prahistoriaj ŝtondesegnoj, rado simbolas la sunon oni interplektas la manojn, por simboli harmonion
simbolaro tuto de la simboloj uzataj en iu fako: la tradicia matematika simbolaro la ĥemia simbolaro ➞ notacio; ikonografio.
simboligi prezenti ion per simbolo: la antikvaj grekoj simboligis la pacon per la olivarbo
simbolismo BELA BELE skolo de pentristoj kaj de poetoj, kiuj en la fino de la 19a jc elektis la simbolon kiel plej artan esprimilon de la afineco de la aĵoj kun la homa animo.
simbolisto adepto de simbolismo.
miensimbolo KOMP TIPO eta bildo el interpunkciaj signoj, ekz. :-), kiun oni uzas por montri sian humoron. Sin. mieneto. ➞ emoĝio.
operacisimbolo KOMP simbolo uzata en programlingvo por indiki operacion: la operacisimboloj * kaj / ligas pli forte ol + kaj −
vortosimbolo KOMP signoĉeno uzata en komputila programo kiel parto de la lingvo aŭ kiel nomo de variablo, proceduro k.s.: rezervita vortsimbolo