PIV 2026 · Artikolo 3375
★dorso
Derivaĵoj en la artikolo 8
★ dorso
1 ANAT ĉe homa korpo parto inter la ŝultroj kaj la gluteoj: porti ion sur la dorso mi liberigis lian dorson de ŝarĝo MT stari dorso ĉe dorso fremdan dorson bastoni Z mano pekis, dorso pagas Z
(figurasence) turni la dorson al iu proprasence aŭ figurasence = montri sian malŝaton Z kiajn fortojn ni sentos post nia dorso en la batalo kontraŭ la rutinuloj Z mortigi iun de post la dorso perfide Z
2 ĉe besta aŭ insekta korpo supera parto inter la kapo kaj la vosto: ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo Zla kato ĝibigis la dorson ŝi sidiĝis sur la dorso de la birdo Z la skarabo falis sur la dorson kaj baraktis per la piedetoj Z
3 KOMU ĉe objekto aŭ organo malantaŭa parto, ordinare ne aganta: dorso de klingo dorso de segilo dorso de mano mandorso dorso de poŝtkarto dorso de pentraĵo dorso de libro dorso de folio en la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj Z
4 ĉe objekto aŭ organo supera kurba parto: la dorso de la nazo la dorso de la piedo la dorso de la lango langodorso la nuda dorso de l’ monteto B ŝaŭmaj dorsoj de la ondoj
dorsa
1 rilata al la dorso: la dorsaj muskoloj dorsa arkaĵo de brakseĝo Z la dorsa naĝilo
2 BOTA ekstera.
dorse
1 ĉe la dorsa flanko: viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse MT fali dorsen
dorsaĵo KUIR dorsa parto de manĝebla besto: aliaj sur ponardojn metas apro-figurasence dorsaĵojn por rosti ilin G
azendorso ARKI pri vojo aŭ ponto longforma transversa konveksaĵo kun du deklivoj, konstruita pro teĥnikaj kialoj (azendorsa ponto)aŭ por malrapidigi la trafikon (voja azendorso).
langodorso tiu parto de la lango, kiu kuŝas kontraŭ la palato kaj la velo 3: la komenca sono de kaso estas farata per la meza parto de la langodorso kontraŭ la mola palato JWe
surdorsigi
1 meti ion sur ies dorson: surdorsigi selon al ĉevalo
ŝudorso supra parto de ŝuo, alfiksita al la plandumo.