PIV 2026 · Artikolo 4288
★familio
Derivaĵoj en la artikolo 9
★ familio
1 aro kutime konsistanta el gepatroj kun ilia(j) infano(j): patro de la familio Z vivi en sia familio en malsata familio mankas harmonio Z se vi scias la adreson de lia familio, transdonu kondolencon Z Li donas familion infanojn al senfruktulino MT
2 (vastasence) tuta parencaro: mia familio estas la plej malgranda el ĉiuj familioj de la tribo MT ĉiu familio havas sian kriplulon Z aparteni al nobela familio ➞ domo, gento 1.
3 BIOL sistematika unuo ampleksanta parencajn genrojn, kun rango malsupera al ordo 2 b, supera al genro 2.familia familio de rozacoj familio de akcipitredoj ➞ taksono.
4 LING tuto de la lingvoj devenintaj de unu komuna pralingvo: la dana lingvo apartenas al la ĝermana familio la praĝermana lingvo apartenis al la hindeŭropa familio Sin. lingvofamilio.
6 TIPO kompleto de tiparoj kun diversaj fasonoj, gradoj, pezoj ktp, sed kun simila aspekto kaj komuna nomo: Palatino kaj Kuriero estas tiparaj familioj la programo estas liverata kun ĉ. 75 tiparoj en pli ol 30 familioj
familia
1 rilata al familio: mia domo familia Z komunaj familiaj manĝadoj Z familiaj aferoj Z familia simileco familia nomo tombo familia Z inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis Z la popoloj faros unu grandan rondon familian Z
2 familiara.
familiano ano de unu familio.
familianaro tuto de la parencaro: grandnombra familianaro, kies ĉiuj membroj rigardadis la rabenon kiel familiestron Z
familiestro ĉefo de familio: la familiestroj de la familio de Gilead MT
lingvofamilio LING familio 4.
samfamiliano membro de la sama familio: ĉiu el ni multe pli amas sian samfamilianon, ol ĉiun «fremdulon» Z
subfamilio BIOL sistematika unuo ampleksanta tre parencajn genrojn de la sama familio.subfamilia subfamilio de lutrenoj
superfamilio ZOOL sistematika unuo ampleksanta tre parencajn familiojn de la sama ordo.superfamilia superfamilio de homoideoj
vortofamilio LING tuto de la vortoj, kiujn oni povas formi el unu radiko, aŭ kiuj (en etnaj lingvoj) devenas de unu sola vorto en la pralingvo: en la fino de la Ekzercaro troviĝas tipa vortofamilio de la radiko «san»