PIV 2026 · Artikolo 12722
★preta
Derivaĵoj en la artikolo 17
★ preta
1 io tiel aranĝita, ke ĝi estas disponebla por tuja uzo: la tagmanĝo estas preta ĉio estis preta por la unua prezentado Z la manuskripto estas jam preta, kaj tuj estos eldonita Z la angla eldono ne povis esti preta ĝis hodiaŭ Z ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapük kaj Esperanto Z
(figurasence) por ĉiu demando oni havas pretan respondon B alpaŝi al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko Z kun malkonfido, kun antaŭe preta penso Z
2 iu estanta en taŭga dispozicio por ion fari tuj: tio tiel kortuŝis la soldaton, ke li estis preta plori Z preta forvojaĝi B dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon MT mi sentas min preta al ĉiuj oferoj B mi estas ĉiam tute preta al vi servi Z mi estas preta riski la vivon Z mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo Z
preta sufikso preta por la indikita ago. ➞ batalpreta, flugpreta, helpopreta, komputpreta, militpreta, prespreta, servopreta, velpreta.
prete en preta maniero: la botelojn metu prete sur la tablon! Z kun urso promenu, sed pafilon prete tenu Z ĉiam havu la vortaron prete sub la mano
preti
1 io esti preta: nek la cerbo, nek la tempo, nek la etoso pretas Ko
2 iu senti sin preta: neniu malnovulo pretis preni sur sin la redaktadon de la gazeto LBa ŝi scias multe pli ol ŝi pretas malkaŝi al mi ALö li pretas arestiĝi, eĉ morti, pro sia idealo CPi
preteco
1 eco de io preta: mi timas, ke tia arma preteco povas ofendi B
2 eco de iu preta: montrinte ĉiuj du la pretecon batali kaj paginte per tio la devon al la honoro, vi povus fini la aferon amike G kabinetaj provoj kalkulas je ĝia preteco de la mondo pionire oferi sian tempon Z li ĉiam montras sindonan pretecon serveman akuratecon por helpi al samideanoj tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun plena kaj decida preteco Z
pretigi
1 igi ion tuj uzebla: pretigi liton por gasto B pretigi tagmanĝon por si Z pretigi sian tablon MT li pretigis grandan vazon da punĉo Z knabino , kiu povoscios pretigi la diritan supon Z li falis en la kavon, kiun li pretigis MT tiujn ĉi kvar projektojn mi pretigos ne pli malfrue ol ĝis la mezo de Aprilo Z
pretigado tuto de la agoj de iu, kiu pretigas: neniu ion sciis pri la maniero de ĝia supa pretigado Z la pretigado de vortaroj Z la pretigado de la novaj vestoj Z la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado OE
batalpreta preta batali: li scias direkti batalpretan armeon B
flugpreta AVIA preta flugi, post regula kontrolo: flugpreta aviadilo
helpopreta preta helpi: helpopreta amiko ili daŭre povas kalkuli je eŭropaj samideanoj helpopretaj en iliaj klopodoj HoY
komputpreta prezentita en formo taŭga por komputado; komputile legebla: komputpreta dokumento
led1pretigisto iu, kiu pretigas tanitajn felojn por industriaj uzoj.
militpreta preta militi: la brigado, konsistanta el tri batalionoj, devos esti militpreta OE
prespreta preta esti presita: liverado de prespretaj artikoloj ILa KOMP prespreta dosiero OE
servopreta preta servi: sindonaj, servopretaj homoj ILa la nova asocio estu simpla, demokratia, servopreta kaj malmultekosta AKü
spiritpreteco spiritĉeesto.
tujpreta tia, ke ĝi postulas nur mallongan preparadon: tujpreta kafo tujpreta supo
velpreta preta ekveli post regula kontrolo.