PIV 2026 · Artikolo 15096
★ŝanĝi
Derivaĵoj en la artikolo 33
- ŝanĝa
- ŝanĝo
- ŝanĝad/o
- ŝanĝebl/a
- ŝanĝiĝ/i
- ŝanĝiĝ/o
- ŝanĝiĝ/em/a
- ŝanĝil/o
- ŝanĝind/a
- ŝanĝist/o
- ĉevaloŝanĝo
- ĉevaloŝanĝej/o
- deĵoroŝanĝo
- dekoracioŝanĝo
- front/oŝanĝo
- haroŝanĝo
- haŭtoŝanĝo
- plumoŝanĝo
- interŝanĝa
- interŝanĝi
- interŝanĝo
- interŝanĝebl/a
- klimatŝanĝo
- klimatŝanĝiĝ/o
- lunoŝanĝo
- monoŝanĝo
- neŝanĝebl/a
- paŝ/oŝanĝi
- rapid/umŝanĝo
- rapid/umŝanĝil/o
- senŝanĝa
- senŝanĝec/o
- sort/oŝanĝo
★ ŝanĝi tr
1 anstataŭ unu objekton preni alian: ŝanĝi la tukojn de sia lito ŝanĝi sian tolaĵon ŝanĝi la mantelon ŝanĝi loĝejon B ŝanĝi la aŭtomobilon kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu Z ŝanĝi la tramon ŝanĝi la trajnon ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn ? MT oni facile akceptas la lingvon de la plimulta aŭ pli kultura parto, sed religion oni ne povas tiel facile ŝanĝi, kiel oni ŝanĝas lingvon Z ŝanĝi maljunan amanton por pli juna sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj MT oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro MT
pri mono ĉu vi povas ŝanĝi miajn dolarojn? doni samvalorajn alilandajn monerojn li devis ŝanĝi sian lastan milfrankan bileton ricevi pli malgrandajn monerojn
2 fari ion diferenca; aliigi ion: lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn Z ŝanĝi sian hararanĝon lia malsano lin ŝanĝis ne ŝanĝu vian vivmanieron sablaj montetoj, kiuj ofte ŝanĝas sian formon Z apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo Z en formo iom ŝanĝita de mi Z ili volas ŝanĝi la reĝimon de la ŝtato ili ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon MT la membroj per voĉdonado povas ŝanĝi ĉion Z tio neniel ŝanĝas la aferon tago aranĝas, tago ŝanĝas Z lin oni ne plu ŝanĝos ŝanĝi sian opinion Z ŝanĝi sian intencon Z ŝanĝi la temon B ŝanĝi la paŝon en kadenca marŝo TEKN ŝanĝi la movon la rotacidirekton
3 aliformigi: la feino ŝanĝis la citrolon en kaleŝon ili ŝanĝis maron en polderojn mi konsentas esti ŝanĝita al kafmuelilo, se tio ne estas vera! ➞ metamorfozo.
ŝanĝa prezentanta ŝanĝojn aŭ ŝanĝiĝojn: ŝanĝa vetero ŝanĝa karaktero ŝanĝa ĉiel’ safiras GWa ➞ varia.
ŝanĝo
1 ago ŝanĝi kaj ties rezulto: ni ricevos ŝanĝon de la vetero Z mi ne sciis, ke la ŝanĝo estis farita per Via iniciativo Z li vidus strangan formon de la lando kaj rimarkindajn ŝanĝojn de ĝia koloro B ŝanĝoj estos farataj neniaj, nek en la gramatiko, nek en la vortaro Z pri iaj proponotaj ŝanĝoj en la teksto sufiĉos nur skribi al mi la numeron de la paĝo Z ne diru: «ha, kia ŝanĝo!» Z li meditadis pri la ŝanĝo, kiu fariĝis en li Z
2 SOCI apero, evoluo aŭ malapero de sociaj strukturoj: ekonomia ŝanĝo kultura ŝanĝo politika ŝanĝo
3 io, kion oni donas aŭ ricevas interŝanĝe: komercadi per ŝanĝo (figurasence) ne vere, la vivo de sanktulino por la vivo de kanajloj estas ŝanĝo ne egala? Z
ŝanĝado sinsekvo de ŝanĝoj, aŭ procezo rezultonta al ŝanĝo: mortigi vulpon dum la ŝanĝado de haroj G ekzistas multaj personoj, kiuj ĝenerale estas kontraŭ ŝanĝado Z la celo de la neologismoj estas plibonigi la lingvon ne per danĝera ŝanĝado, sed nur per riĉigado Z
ŝanĝebla tia, ke oni povas ĝin ŝanĝi: skribmaŝino kun ŝanĝebla alfabeto B la objektivoj de la aparato estas ŝanĝeblaj
ŝanĝiĝi iĝi alia; pasi de unu stato en alian: la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj indiferenteco de la mondo pasos Z la urbo ne multe ŝanĝiĝis Z la vetero baldaŭ ŝanĝiĝos Z ŝanĝiĝas la sukces’ en la batalo Z kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas Z ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas MT tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de la reĝo MT kvankam ili eĉ multe ŝanĝiĝis, ŝi tamen sciis, ke tio estas ili Z kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! MT miaj konvinkoj jam iom ŝanĝiĝis Z Sin. aliiĝi.
ŝanĝiĝo paso de unu stato aŭ eco en alian: la ŝanĝiĝoj de la sorto Z Sin. aliiĝo.
ŝanĝiĝema tia, ke ĝi emas ŝanĝiĝi: hodiaŭ ni havas ŝanĝiĝeman veteron lia filino havas ŝanĝiĝeman humoron
ŝanĝilo TEKN peco, en maŝino, kiu servas por ŝanĝi la movon k.s.
ŝanĝinda tia, ke oni devas ĝin ŝanĝi: se Vi trovos en la nova teksto ankoraŭ ion ŝanĝindan Z
ŝanĝisto tiu, kiu profesie faras la ŝanĝadon de mono.
ĉevaloŝanĝo anstataŭigo de lacaj ĉevalparoj per freŝaj danke al organizaĵo, privata aŭ regna, laŭlonge de la ĉefvojoj.
ĉevaloŝanĝejo loko, ordinare provizita per gastejo, kie oni ŝanĝadis la ĉevalojn.
deĵoroŝanĝo anstataŭigo de unu aŭ pluraj deĵorantoj per aliaj: la deĵorŝanĝo de la gvardio ĉe la pordego de la palaco la deĵorŝanĝo de skipo en hospitalo
dekoracioŝanĝo SPEK anstataŭigo de dekoracio per alia, inter du scenoj aŭ aktoj: tuja dekoraciŝanĝo
frontoŝanĝo ARME ŝanĝo de la direkto, al kiu rigardas la unua atakonta linio da soldatoj: fari frontoŝanĝon ankaŭ figurasence, ekz. politike
haroŝanĝo, haŭtoŝanĝo, plumoŝanĝo perioda ŝanĝo pri la haroj, haŭto aŭ plumoj ĉe la diversaj bestoj.
interŝanĝa karakterizata de interŝanĝo(j): interŝanĝa valoro interŝanĝa ekonomio mi donos interŝanĝe mian kokinon Z
interŝanĝi doni ion por ricevi ion alian de proksimume egala valoro: la eskimoj interŝanĝis kun la blankuloj peltojn kontraŭ armiloj mi interŝanĝis la ĉevalon kontraŭ bovino Z interŝanĝi ĉapelon je ĉapo B interŝanĝi bastonon por ombrelo interŝanĝi saluton Z interŝanĝi pensojn Z tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france Z mi ja ne volus interŝanĝi la situacion kun li!
interŝanĝo ago interŝanĝi, kaj ties rezulto: estus bona interŝanĝo, se mi ricevus ĝin kokinon pro la ansero Z ĉu ni faros interŝanĝon? Z interŝanĝo de ĝentilaĵoj
interŝanĝebla kapabla esti interŝanĝita: interŝanĝeblaj pecoj
klimatŝanĝo, klimatŝanĝiĝo METE longedaŭra ŝanĝiĝo de la averaĝa vetero de la Tero: aldoniĝas pro klimatŝanĝiĝo troaj inundoj aŭ troa sekeco RTr agrokulturo kaj klimatŝanĝiĝo minacas birdojn JHa Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo MFe
lunoŝanĝo ASTR paso de unu fazo de la luno al alia.
monoŝanĝo ŝanĝado de mono alilanda al enlanda aŭ reciproke.
neŝanĝebla tia, ke oni ne povas ĝin ŝanĝi: ĉiu malpermeso aŭ ordono devas resti neŝanĝebla MT preciza kaj jam neŝanĝebla decido Z
paŝoŝanĝi ntr ŝanĝi tiun el la piedoj, kiu tuŝas la teron ĉe la bato de la takto.
rapidumŝanĝo VETU ŝanĝo de rapidumo: levilo de rapidumŝanĝo
rapidumŝanĝilo VETU ĉe motorveturilo ŝanĝilo, kiu regas rapidumon.
senŝanĝa ne suferanta ŝanĝo(j)n aŭ ŝanĝiĝo(j)n: la fundamento devas resti absolute senŝanĝa FA ĝi konservas senŝanĝe sian oficon Z li vidis, ke la figuro staras senŝanĝe Z kun senŝanĝe afabla rideto Z ➞ senmova, rigida, ŝtonigita.
senŝanĝeco eco de io senŝanĝa: pri la senŝanĝeco de la adjektivo Z
sortoŝanĝo ĉiu el la diversaj ŝanĝiĝoj en la homa sorto.