PIV 2026 · Artikolo 8169
kompleta
Derivaĵoj en la artikolo 9
kompleta
1 tia, ke al ĝi mankas neniu necesa parto: kompleta kolekto kompleta glosaro kompleta garnituro kompleta gramatiko kompleta vortaro kompleta traduko (figurasence) oni asertis, ke ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston Z Sin. plena 3. ➞ perfekta, senmanka.
komplete tute aŭ plene: li rekonsciiĝis preskaŭ komplete LiZ la dua, komplete refarita eldono ILa du ĉambroj kun kuirejo, komplete ekipitaj RSc la Dua Mondmilito denove komplete ruinigis la fruktojn de multjara strebado ULi lia voĉo komplete ŝanĝiĝis kaj fariĝis tute ekscitita CPi li estas komplete freneza! CPi
kompleto
1 io kompleta: kompleto da vestoj ➞ tajlorkostumo MT kompleto da salonmebloj la nombro de ĉiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena kompleto FK la poemoj, aliaj vortoj kaj pentraĵoj kuniĝas en unu artan kompleton Ko la tria el la kompleto da dokumentoj estas interkonsento pri SMG la 22-leciona instrumaterialo konsistigas kompleton de lernolibro kaj akompanaj materialoj KKo ➞ ensemblo, kiomo.
2 TEKS tutaĵo da akordaj vestaĵoj; nuntempe precipe iom formala kombino de jako kaj pantalono aŭ jupo: juna sinjoro, elegante vestita en sobre griza kompleto PGu
3 TEKN tuto de la partoj necesaj al la bona funkcio de maŝino: generatora kompleto turbina kompleto varmoenergi-maŝina kompleto akvoenergi-maŝina kompleto
konvertora kompleto ELEK grupo de du aŭ pluraj elektraj maŝinoj (motoro kaj generatoro) meĥanike kuplitaj kune, plej ofte sur sama ŝafto, kun apartaj magnetaj cirkvitoj, servanta por transformi iun specon de kurento en alian specon. ➞ konvertoro.
kompleteco eco de io kompleta.
kompletiga karakterizata de kompletigo: kompletiga kurso post-elementa
kompletigi igi ion kompleta: kompletigi siajn sciojn Z mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn MT kompletigi sian penson komplete aldoni la subkomprenitaĵon (figurasence) la ora senfino de la maro kompletigis tiun grandiozan pejzaĝon ➞ suplementi.
kompletigo ago kompletigi kaj eventuale ties rezulto.
kompletigaĵo io, kio kompletigas ion alian. Sin. komplemento 2.