Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

reflekti

Aparta paĝo

Malfermita: reflekti

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. reflekta
  2. reflekto
  3. centr/a reflekto
  4. cirkl/a reflekto
  5. reflektil/o
reflekti tr
1 FIZI surfaco de korpo fari, ke trafanta radio de lumo, varmo k.a. ne penetru en ĝin, sed ŝanĝu sian direkton: polurita metalo reflektas la sunradiojn montomuro, kiu reflektas bone la sonojn (figurasence) tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo de ŝia imago Z ➞ eĥo, speguli, reĵeti, resendi.
2 (figurasence) reprodukti ion por la menso, kun preciza interrespondo: mi provis en Esperanto reflekti ĝis maksimumo la originalan tekston la leĝoj reflektas la mezan moralan sintenon de unu jarcento pli frue
reflekta FIZI rilata al reflekto: la ekrano de mia poŝkomputilo estas reflekta, sen fonlumo OE ➞ reflekta angulo, reflekta koeficiento.
reflekto
1 FIZI fenomeno, per kiu radio 1 (luma, elektrona k.s.), trafanta la surfacon de korpo, estas reflektata de ĉi tiu en direkto simetria al sia antaŭa rilate al la ortanto al la surfaco. ➞ refrakto.
2 MATE certa geometria involucio, plej tipe rilate al rekto en ebeno, bijekcio de la ebeno al ĝi mem tia, ke la rekto estas la mezortanto de la streko inter argumento kaj bildo: (analoge) reflekto rilate al ebeno en spaco
centra reflekto MATE bildigo 2 tia, ke argumento kaj bildo situas sur streko, kies mezo estas fiksita punkto (la centro de la reflekto).
cirkla reflekto MATE rilate al cirklo en ebeno bijekcio de la unupunkta kompaktigaĵode la ebeno al ĝi mem tia, ke argumento kaj bildo lokiĝas sur ortanto de la cirklo tiel, ke la produto de la distancoj al la centro de la cirklo egalas al la kvadrato de ties radiuso, kaj la centro estas bildigita al la nefinia punkto. ➞ harmona kunulo.
reflektilo
1 TEKN aparato, kiu ĉefe per reflekto transformas la distribuon de la lumflukso de lampo.
2 TELE malantaŭa elemento de jagia anteno, kiu reflektas antaŭen la ondon venantan de la emanigilo.