PIV 2026 · Artikolo 2712
★ĉevalo
Derivaĵoj en la artikolo 28
- ĉevala
- ĉevalaĉ/o
- ĉevalaĵ/o
- ĉevalej/o
- ĉevalet/o
- Ĉevalet/o
- am/at/a ĉevalet/o
- ĉevalid/o
- ĉevalin/o
- antaŭĉevalo
- balanc/oĉevalo
- batalĉevalo
- deĉevalig/i
- deĉevaliĝ/i
- duĉevala
- fris2/a ĉevalo
- gimnastik/a ĉevalo
- kurĉevalo
- lulĉevalo
- marĉevalet/o
- rajd/oĉevalo
- sel1oĉevalo
- surĉevalig/i
- surĉevaliĝ/i
- ŝarĝ/oĉevalo
- tir1ĉevalo
- troj/a ĉevalo
- virĉevalo
★ ĉevalo
1 ZOOL granda plantomanĝa mamulo kun solidaj hufoj, kolharoj kaj vosto, ofte uzata kiel jungobesto kaj rajdbesto. subspecio Equus ferus caballus ĉevalo henas ĉevalo baŭmas ĉevalo prancas ĉevalo kalcitras ĉevalo trotas ĉevalo galopas ĉevalo amblas selante ĉevalon, oni ĝin karesas Z (figurasence) ekrajdi siajn altajn ĉevalojn esti tre kolera ➞ ekvedo, neparhufulo, mustango, poneo; ĉevalpiedo, ĉevalŝanĝo, ĉevalŝanĝejo; hot, hoto, tpr.
2 LUDO ŝakfiguro prezentanta la kapon de ĉevalo. ➞ ĉevaliro.
ĉevala parenca al la ĉevalo: ĉevala paro Z ĉevala raso
ĉevalaĉo malbona senvalora ĉevalo: mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron Z
ĉevalaĵo KUIR parto el ĉevalo, uzata en kuirado: haketita ĉevalaĵo
ĉevalejo konstruaĵo, en kiu oni tenas la ĉevalojn, ĉarojn ktp.
ĉevaleto
1 malgranda ĉevalo: mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton Z
2 poneo.
Ĉevaleto ASTR malgranda ekvatora konstelacio. Equuleus
amata ĉevaleto temo, pri kiu iu obsediĝis kaj ĉiam volonte parolas, eventuale ĝenante la alparolatojn: tio estas lia amata ĉevaleto Z la historiaj argumentoj estas la amata ĉevaleto de la naciistoj MDG ➞ maroto.
ĉevalido ido de ĉevalo: ĉevalido estas nematura ĉevalo FE
ĉevalino inseksa ĉevalo.
antaŭĉevalo kroma ĉevalo, kiun oni jungis antaŭe de la alia(j) por malfacilaj aŭ pli longaj etapoj.
balancoĉevalo infana ludilo konsistanta el ligna ĉevalo muntita sur du balancarkoj. Sin. lulĉevalo.
batalĉevalo ĉevalo uzata en bataloj.
deĉevaligi
1 ordoni al rajdantoj surteriĝi.
2 elseligi aŭ renversi sian rajdanton.
deĉevaliĝi desalti de la selo: rapide deĉevaliĝinte, Benoe tuj pretiĝis ataki la rabobestojn HLu
duĉevala
1 tirata de du ĉevaloj: duĉevala ĉaro
2 movata de duĉevalpova motoro.
fris2a ĉevalo ARME
1 ĉevalo el raso origine el Frislando 2.
2 ARME hispana rajdisto.
gimnastika ĉevalo SPOR boko 2.
kurĉevalo ĉevalo uzata por kurado, ekz. rajdata en vetkuroj: jungu al la ĉaro kurĉevalojn MT riĉa proprietulo ĵus vizitis siajn kurĉevalojn en la stalo LBe ➞ rapidulo.
lulĉevalo balancoĉevalo.
marĉevaleto hipokampo.
rajdoĉevalo ĉevalo elektita kaj dresita por rajdado: oni alportadis al via komercejo ĉevalojn, rajdoĉevalojn, kaj mulojn MT Sin. selĉevalo.
sel1oĉevalo rajdoĉevalo.
surĉevaligi surmeti iun aŭ ion sur ĉevalon.
surĉevaliĝi sidiĝi sur ĉevalon: post momento ili surĉevaliĝis kaj ekgalopis LiZ
ŝarĝoĉevalo ĉevalo uzata por porti ŝarĝon: ŝarĝoĉevalo portas kofrojn, tendon kaj provianton Z
tir1ĉevalo ĉevalo elektita kaj dresita por tirado de veturiloj.
troja ĉevalo
2 KOMP komputila programo farita tiel, ke ĝi ŝajnas sendanĝera sed rompas la sekurecon aŭ difektas ion en komputila sistemo. ➞ viruso.
virĉevalo virseksa ĉevalo: virĉevalo por bredado Sin. stalono.