← Reen al I

PIV · 6769

-iz/

-iz/ Suf., uzata kun la signifoj:
apliki al io substancon, fizikan aŭ kemian aganton aŭ eĉ fabrikitan objekton, laŭ teknika aŭ industria procedo: najlizi plandojn de ŝuo; ŝtalizi (Sin. ŝtali), kuprizi (Sin. kupri) platojn; gluizi etikedojn ktp;
provizi per: elektrizi, nervizi, vaskul(ar)izi.
apliki metodon elpensitan de iu: pasteŭrizi, galvanizi, makadamizi, faradizi, rentgenizi ktp; d’Arsonvalizadon (arsonvalizadon) mi jam komencis Z.